26.01.2014 Views

Manlibro pri instruado de Esperanto - ILEI

Manlibro pri instruado de Esperanto - ILEI

Manlibro pri instruado de Esperanto - ILEI

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

Manlibro pri Instruado de Esperanto

povas ajnmomente forlasi la grupon por kelkaj monatoj sen damaĝi la tuton. Krom tio post iom da

tempo formiĝas virtuala kolektivo, kie homoj jam konas unu la alian kaj, ekz., kune partoprenas E-

aranĝojn kaj eĉ kunlaboras pri komuna projekto (lastatempe kelkaj niaj lernantoj tradukas klasikajn

sovetiajn kinofilmojn en Esperanton, kelkaj el la filmoj estos montritaj dum IJK ktp.).

Utilaj ligoj kaj adresoj:

http://www.ikso.net/esperanto-kurso/ - paĝaro de la grupo [esperanto-kurso] (ĉefe ruslingva);

osokin-ĉe-peterlink-ru, slavik-ĉe-ikso-net - retpoŝtaj adresoj de Aleksandro Osokin kaj Slavik Ivanov,

kiuj povas respondi viajn demandojn pri la grupo kaj la sistemo malantaŭ ĝi.

(SI)

5.4 Niaj lerniloj - kiaj?

Serio de ses artikoletoj aperintaj en la revuo Eventoj en 1997 provis respondi tiun demandon por

ĝenerala publiko. Jen la artikoloj, kun minimumaj modifoj, kaj nur kelkaj post-sep-jaraj retro-rigardoj

prezentitaj //tiel//. La serio prezentas simplan komparon inter situaci-komunika instruado kaj aliaj

metodoj, kaj tuŝas la temon de unike Esperanta didaktiko, stariginte la demandon: Kio malfacilas en

Esperanto.

5.4.1 Enkonduko

Lerniloj el kiuj homoj ĝenerale nun lernas fremdajn lingvojn estas ĉefe aŭ tute cel-lingvaj. Ili uzas

diversajn helpilojn - studentan libron, ekzerco-librojn, son- kaj vid-bendojn, afiŝojn, interagajn

komputilajn programojn, gvidilojn por instruistoj - kun kutime pluraj se ne ĉiuj el tiuj integritaj en

mult-alira lerna pakaĵo. La enhavo rilatas al la nuntempa ĉiutaga aŭ fantazia vivo kaj al la atendeblaj

komunikaj bezonoj de la lernantoj. Ili atingis altan teknikan nivelon. Malmultaj el la ekzistantaj E-

lerniloj kongruas kun tiu profilo.

//Malfacilus trovi pravigon modifi tiun konkludon el 1997//.

En sinsekvaj numeroj de Eventoj, ni esploris kialojn kaj bezonojn, kadre de ses temoj:

5.4.2) Kial cel-lingvaj lerniloj?

5.4.3) Kial situacioj kaj ne temoj?

5.4.4) Situacioj kaj gramatiko

5.4.5) Esperanto - malfacila lingvo?

5.4.6) Verboj podio-centren

5.4.7) Niaj lerniloj estonte.

Necesas lern-pakaĵoj diversigitaj laŭ aĝ-grupoj, stud-metodo (ekz. hejma kaj individua aŭ grupa kaj

gvidata), laŭ lern-kialoj (vojaĝemo, kulturo, societemo, movademo, lingva scivolo, stud-deziro ktp.).

Tio je kio ni ne plue diversigu niajn lernilojn estas la deven-lingvo de la lernantoj. Kial ne? Jen nia

elirpunkto.

5.4.2 Kial cel-lingvaj lerniloj?

Ekzistas por lerni Esperanton du-lingvaj lerniloj por mirige aŭ konsterne granda nombro da lingvoj.

Kompare, unu-lingvaj lerniloj malabundas. Strange, ĉar nuntempe, la plimulto de moderna lingvoinstruado

uzas nur cel-lingvajn lernilojn, kutime bunte ilustritajn kaj allogajn. Se tio taŭgas por eĉ la

plej komplikaj naciaj lingvoj, kiom pli taŭgus internaciaj lerniloj por internacia lingvo!

Unue, ili taŭgas ekonomie. Nia studantaro jam sufiĉe modestas; se ni diserigas ĝin en centojn

da laŭlingvaj partoj, des pli koste estos produkti por ĉiu apartajn studilojn, precipe modernajn kiaj

vidbendoj, kiuj bezonas kvantan disvendon por sukcesi.

5-31

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!