Manlibro pri instruado de Esperanto - ILEI
Manlibro pri instruado de Esperanto - ILEI
Manlibro pri instruado de Esperanto - ILEI
You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
Manlibro pri Instruado de Esperanto

• Ne lasu gravajn informojn solaj, ligu ilin kun aliaj enhavaj aferoj, ordigu kaj strukturigu

ilin. Tio cetere estas distinga afero inter mekanika parkerigo kaj enhava lernado – mekanika

parkerigo de informoj estas malpli efika ol lernado en kuntekstoj.

• Aktivigu precipe jam ekzistantajn sciojn . Tiam pli facilas asociado de novaj informoj.

• Konkretaj aferoj pli bone sidiĝas en la memoron.

• Manieroj de informprilaboro povas esti

o semantika (konstruo de multaj diversaj asociaĵretoj)

o akustika kaj parola (aŭskultado kaj sencohava parolado)

o grafika kaj skriba (legado kaj skribado)

o bilda (bildoj, grafikaĵoj, imagoj)

o emocia (atentokapta, interesa lernmaterialo, kiu ligiĝas al personaj koncernoj de la

lernantoj)

(BD)

(laŭ: Storch, Günther (2001): Deutsch als Fremdsprache – eine Didaktik. [Germana kiel fremda lingvo. Didaktiko.] , München:

Fink, pp. 38-39)

Demandoj

1). Kiujn praktikajn paŝojn vi povas enkonduki en viajn lecionojn por ke la lernado estu

pli efika?

2). Kiajn farojn oni devus eviti, ĉar ili bremsos la efikan lernadon?

3). Ĉu vi venis al pliaj konstatoj pri la manieroj en kiuj ni bone lernas?

4-26