Manlibro pri instruado de Esperanto - ILEI
Manlibro pri instruado de Esperanto - ILEI
Manlibro pri instruado de Esperanto - ILEI
Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Manlibro pri Instruado de Esperanto

4 Lernado

Baza celo de la lernado estas, ke oni fiksu novan informon iom post iom en la longtempa memoro.

Gravan rolon ludas dume la labormemoro. Tie oni tenas informon, kiun oni prenas aŭ el la longtempa

memoro, aŭ el la ĉirkaŭaĵo per la sentumoj. Ekzemple telefonnumeron oni eble jam scias, kaj revokas

ĝin el la longtempa memoro, aŭ oni ne (plu) scias kaj devas rigardi en telefonlibron. Por klavi la

telefonnumeron ĝi estas en la labormemoro.

4.1 Lerno-modelo

Sube vi vidas lernmodelon. Tiu provas montri, ke ĉiam estas aktivigataj jam ekzistantaj scioj el la

longtempa memoro, al kiuj metiĝas novaj informoj.

lernmaterialo

longtempa memoro

jam ekzistantaj (lingvo-)scioj

daŭra reaktivigo

tra la sentumoj

novaj informoj

(parolturnoj, vortprovizo,

strukturoj, reguloj...)

Labormemoro:

Novaj informoj cirkuladas

(ekzercado, aktivigo, ripeto)

ordigo

strukturigo

ligo al jam ekzistantaj

(lingvo-)scioj

konservado

Dum lingvolernado oni:

• akiras sciojn

• evoluigas povojn/kapablojn

Multaj scioj, kiujn oni akiras dum la lernado, ne utilas, se ili ne estas praktike aplikeblaj en la

komuniksituacio. Krome ili devas esti entute retroveblaj en la memoro.

Tio signifas, ke dum lernado oni ankaŭ fortigas la strukturojn de la longtempa memoro. Oni ligas

informojn en diversaj lokoj de la memoro, tiel oni igas informojn retroveblaj kaj uzeblaj. Grave por la

memoro estas la multeco kaj la multdimensieco de tiuj lokoj, por ke ili pli forte sidu en la memoro. Se

ni ekzemple rigardas unu vorton, ĝi havas en si interalie signifon, sonon, skriban bildon kaj la imagon

pri ĝi en la realo.

Konkludoj por la instruado kaj lernorganizo estas:

• Tiuj multloka ligado kaj multvoja aliro al informo okazas pere de ripetado kaj uzo en diversaj

kuntekstoj.

4-25