Manlibro pri instruado de Esperanto - ILEI
Manlibro pri instruado de Esperanto - ILEI
Manlibro pri instruado de Esperanto - ILEI
You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
Manlibro pri Instruado de Esperanto

la gramatika sistemo gvidis al artefaritaj tekstoj kaj ekzercoj, ĉar oni provis kunmeti ekzemplotekstojn,

en kiuj certaj gramatikaĵoj koncentriĝis – fenomeno, kiu apenaŭ okazas en normala lingvouzo.

Kio restis?

Malgraŭ ĉiu kritiko multaj elementoj de la gramatika-traduka metodo restas ĝis hodiaŭ. Parte prave,

ĉar iuj klasikaj ekzercoformoj tamen estas utilaj. Gravas, ke oni ne kondamnu ĉion, kio odoras je

gramatika-traduka metodo. Ekzemple la demando pri la uzo/neuzo de la gepatra lingvo ĝis hodiaŭ ne

estas findiskutita. Kaj foje ankaŭ konscia tradukado povas helpi al kompreno de la fremda lingvo. Sed

kiel dirite ĝi ne aŭtomate gvidas al la kapablo paroli fremdan lingvon.

(BD)

3.2.2 La rekta metodo

La pli kaj pli leviĝanta kritiko pri la gramatika-traduka metodo kaj ankaŭ aliaj kondiĉoj gvidis al

reformo de lingvoinstruado. Oni bezonis homojn, kiuj povis paroli fremdajn lingvojn. Lingvistoj

atentigis pri malsamaj strukturoj de lingvoj kaj pri la diferenco inter parolata kaj skribata lingvo. La

faktoro, kiu evoluigis tiun ĉi metodon, estis la ideo, ke oni lernas ankaŭ fremdan lingvon same kiel la

gepatran lingvon: nature, parole, imite, ne pere de alia lingvo.

Lingvistika bazo

La bazo de la lernprogeso estis ankoraŭ la gramatikaj kategorioj laŭ la latina modelo. Sed kun gravaj

ŝanĝoj: Oni ne plu montris regulojn kiel regulojn, sed kiel ekzemplofrazojn. De la prezentitaj

ekzemplofrazoj oni iris al la reguloj. Pro la orientiĝo je la parolata lingvo krome ankaŭ fonetiko kiel

evoluiĝanta scienco ludis rolon.

Lernteorio kaj lerncelo

Lernado de fremda lingvo oni vidis kiel proceson, kiu kompareblas al la lernado de la gepatro lingvo

sub aliaj kondiĉoj. Lingvolernado estis rigardata kiel imitado, ne konscia kompreno de la reguloj. La

celo estis la parolata lingvo.

Karakterizaĵo

Pro la celo kaj teoria fono, gravis en tiu ĉi metodo la instruprincipoj, ke aŭskultado/parolado estis pli

akcentata ol legado/skribado kaj ke la instruado okazis preskaŭ nur en la cellingvo. Por rilatigi la

situacion de la lernantoj al situacioj en la lando de la cellingvo, la lernmaterialo estis prezentata en

situacioj (dialogoj) el la ĉiutaga vivo. Kulturo de la ĉiutaga vivo, literaturo kiel kultura produkto ne

ludis rolon. Tipaj ekzercoj-formoj estis:

• demandoj kaj respondoj

• imiti frazojn de la instruisto

• elparolekzercoj

• kompletigi frazojn kaj tekstojn kun malplenaĵoj

• parkerigo kaj ludado de dialogoj

• parkerigi memorfrazojn, kantojn, poemojn

• resumi kaj rerakonti tekstojn

• diktaĵo

Kio restis?

Nuntempe oni ofte nomas ĉian unulingvan instruadon rektmetoda. Tio ne estas tute prava, ĉar post la

evoluo de la rekta metodo sekvis aliaj teorioj, kiuj postulis aliajn formojn kaj elementojn de instruado.

De la rekta metodo tamen restis multaj elementoj ĝis hodiaŭ. Ĉar oni ne povis traduki vortojn, oni

trovis strategiojn por instrui vortprovizon (difino, montrado, klarigo en kunteksto) kaj entute ilojn por

la instruado (bildoj, afiŝoj, agoj). La rekta metodo estis pluevoluigita al la aŭda-parola metodo.(BD)

3-14