You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

konsonantoj labialoj dentaloj gingivaloj palataloj velaroj laringaloj

plozivoj p/b t/d -/- -/- k/g -/-

frikativoj f/v s/z ŝ/ĵ -/j ĥ/- -/h

afrikatoj -/- c/dz ĉ/ĝ -/- -/- -/-

nazaloj -/m -/n -/- -/- -/- -/-

likvidoj -/- -/l,r -/- -/- -/- -/-

senvoĉaj /

voĉaj

2.9. Asimiliĝo.

Ĉe renkontiĝo de voĉa kaj senvoĉa konsonantoj, la unua asimiliĝas al la dua: subteni

(supteni), okdek (ogdek), ekzemple (egzemple).

2.10. Duoblaj konsonantoj.

Esperanto evitas duoblajn konsonantojn, tamen ili aperas ĉe kelkaj derivaĵoj (mallonga,

interrompi, ekkanti, rabbirdo), iam ĉe sinsekvaj vortoj (sed do, kaj jam, nek kanti) kaj ĉe

nemultaj internaciaj vortoj por distingi ilin disde vortoj similaj (brutto - bruto, finno - fino).

La duoblaj konsonantoj devas esti duoble prononcataj.

2.11. Akcento.

La Esperantaj vortoj havas la akcenton sur la antaŭlasta silabo. Unusilabaj vortoj estas

ĝenerale senakcentaj, sed en la frazo ili povas ricevi malpli fortan flankan frazakcenton,

same kiel multsilabaj vortoj (Mi ĝin metis sur la tablon, karulino). Emfazitaj vortoj ricevas

pli fortan akcenton sencan (serĉu ĝin ne sur la tablo, sed sub la tablo; faru tion vi, ne li).

9