You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

knabo, kiu vin serĉis, jam foriris - kiu knabo?) kaj adjektaj (mi skribis la leteron, kiam mi venis

hejmen - kiam mi skribis la leteron?). La subpropozicioj subjektaj, objektaj kaj predikativaj

havas komunan nomon kompletivoj. La subpropozicio povas esti antaŭmetita (kiam li

venis, li manĝis la viandon), intermetita (li manĝis, kiam li venis, la viandon) aŭ postmetita (li

manĝis la viandon, kiam li venis). Laŭ la formo estas rilataj, esprimantaj per KIO, KIA, KIU

rilaton al la anstataŭata frazelemento, kiu povas esti reprezentata per TIO, TIA, TIU (faru

tion, kion vi promesis = faru, kion vi promesis), eksplikaj disvolvantaj per KE la enhavon de la

frazelemento (mi scias, ke li venos; ŝajnas, ke li pravas), demandaj formiĝantaj el dependigitaj

demandoj (ĉu li venos? - mi ne scias, ĉu li venos) kaj implikitaj, en kiuj la demandvorto

apartenas al la subpropozicio, sed estas metita al la ĉefpropozicio (vi volas, ke mi faru kion?

- kion vi volas, ke mi faru?). Laŭ la modo la subpropozicioj estas indikaj (mi vidas, ke li foriris;

vi vidos, ke mi lernos; kredu, ke mi helpos vin), celaj (mi volas, ke vi foriru; li meditas, ĉu li lernu;

mi bezonas, ke oni min helpu) kaj supozaj (mi scias, ke li forirus; diru, ĉu li lernus kun mi? estas

certe, ke oni vin helpus).

6.4.2.1. Subjektaj propozicioj. La subjekta propozicio anstataŭas la subjekton de la

ĉefpropozicio. La subjektpropozicioj estas eksplikaj (ŝajnas, ke li venos; estas necese, ke vi

parolu; ĉu plaĉus al vi, ke mi vizitus vin?), rilataj (tiu, kiu diris tion, devas esti kanajlo; kiuj emas,

laboras; kion vi diris, al mi ne plaĉas; tiu, kies libron vi legas, estas mia preferata aŭtoro) kaj

dependaj demandoj (ne estas certe, pro kio li mortis; ne estas dirite, kien ni iru; estas dube, ĉu li

povus helpi al mi).

6.4.2.2. Objektaj propozicioj. La objekta propozicio anstataŭas la rektan objekton de la

ĉefpropozicia predikato. La objektpropozicioj estas eksplikaj (mi vidis, ke li manĝas; li sciigis

al mi, ke mi venu; mi kredas, ke plaĉus al vi, se mi venus), rilataj (faru, kio plaĉas al vi; lernu, kion

mi ordonis al vi) kaj dependaj demandoj (mi ne scias, kiu li estas; li elkalkulis, kiel longe daŭros

la filmo; li demandis, kie mi restis tiel longe; mi ne scias, ĉu mi restu aŭ foriru; mi ne komprenas,

kial li kolerus). Speco de objekta subpropozicio estas la nerekta parolo, formiĝanta el la

rekta parolo (Li diris: mi skribas - li diris, ke li skribas). En la nerekta parolo ĉiam konserviĝas

tiu verbotempo, kiu estas en la rekta parolo (li diris, ke li skribas - li diros, ke li skribas - li

dirus, ke li skribas - li diru, ke li skribas).

6.4.2.3. Nerekt-objektaj propozicioj. La nerekt-objektaj subpropozicioj anstataŭas

nerektajn objektojn de la ĉefpropozicio. Ili estas eksplikaj (li dankas sian riĉon al tio, ke li

heredis grandan posedaĵon; neniu sciis pri tio, ke vi venos; mi kontentas pri tio, ke vi vizitis min =

mi kontentas, ke vi vizitis min; ŝi ne kutimiĝis al tio, ke oni ŝin suspektu; mi sciigis lin pri tio, ke

mi helpus al li), rilataj (donu la libron al tiu, kiu meritos ĝin) kaj dependaj demandoj (li informis

min, kiel prosperas la entrepreno; li demandis ŝin, ĉu li ŝin akompanu; mi sciigis lin, kion mi

tiuokaze farus).

6.4.2.4. Predikativaj propozicioj. La predikativa subpropozicio anstataŭas ĉefpropozician

predikativon en formo ekspIika (lia feliĉo estas tio, ke li helpis min; lia ordono estas, ke ni

batalu; lia aserto estas, ke li neniam cedus), rilata (li estas tiu, kiu vin savis; tio estis, kio kaŭzis la

79