24.10.2012 Views

Gramatiko de Esperanto

Gramatiko de Esperanto

Gramatiko de Esperanto

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

mi kondutos al vi; la hundo nek manĝis, nek trinkis; li ne nur mensogas, sed ankaŭ ŝtelas; li ne sole

helpis, sed eĉ pruntis monon) aŭ sen konjunkcio (li sidis, manĝis, silentis).

6.4.1.2. Alternativaj propozicioj. La alternativaj propozicioj indikas diversajn eblojn, el

kiuj okazos nur unu (aŭ mi iros teatron aŭ mi restos hejme. eble mi iros teatron, eble mi restos

hejme; ĉu bone, ĉu malbone. mi faris tion; jen li skias, jen li patinas, sed ne lernas; li estas tridekjara

aŭ pli ĝuste tridekunujara; helpu al li aŭ prefere faru tion mem).

6.4.1.3. Adversaj propozicioj. La adversaj propozicioj kontraŭas unu la alian (multaj

laboras, multaj parazitas; ni ĉiuj klopodas, kaj li kuŝas; vi volas iri al koncerto, mi miavice restos

hejme; vi estas fripono, dum via frato heroo; vi dormis, kaj dume ili ŝtelis; vi tion asertas, sed mi ne

kredas al vi; ili promesis nenion, tamen ili venis; li promesis ĉion, sed tamen li faris nenion; vi ja

multe klopodis, sed rezulto estas nenia). Speciala speco de adversaj propozicioj estas la

propozicioj protestaj (li ne nur ne helpis al la vundito, sed eĉ priŝtelis lin).

6.4.1.4. Konkludaj propozicioj. La konkludaj propozicioj esprimas ion, kio sekvas el la

antaŭa propozicio (li estas stultulo, diru al li nenion; nokte neĝis, tial mi iros skii; vi tion fuŝe

kuiris, sekve vi manĝos sola; la trajno forveturos post unu horo, do ni havas tempon kaj pro tio mi

iras en kafejon).

6.4.1.5. Klarigaj propozicioj. La klarigaj propozicioj klarigas kaj motivas la enhavon de la

antaŭa propozicio (prenu novan veston, ĉar nur tiel vi plaĉos al ŝi; li havas du hundojn, nome

pudelon kaj melhundon; li alportis iom da manĝo, tio estas, panon kaj botelon da lakto; kuraĝe iru

al li, li ja estas bonulo; li certe helpos al vi, des pli, ke li amas infanojn; mi ne bezonis la libron aĉeti

- fakte mi posedas ĝin jam de longe; ne diru tion al li - li sen tio jam furiozas). Ekzistas ankaŭ

klarigaj-adversaj propozicioj, en kiuj la dua motivas la enhavon de la unua, montrante,

kio okazus en mala okazo (mi devas labori, alie mi ne sukcesos fini mian taskon; obeu, ĉar male

oni batos vin).

6.4.1.6. Pseŭdo-subpropozicioj. La pseŭdo-subpropozicioj estas enkondukitaj per KIO, do

ŝajnas rilataj subpropozicioj, sed ne anstataŭas frazelementon de la antaŭa propozicio. Oni

povas ilin transformi en propoziciojn kopulajn (ŝi scias bele danci, kio al mi tre plaĉas - ŝi scias

bele danci kaj tio al mi tre plaĉas).

6 4.1.7. Rekta parolo. La rekta parolo estas preciza citaĵo de ies vortoj (Petro diris: "Mi venos

morgaŭ."). Ĝi konsistas el frazo citata (mi venos morgaŭ) kaj frazo citanta (Petro diris). La

citatan frazon oni metas inter citilojn aŭ haltostrekojn (- Mi venos morgaŭ, - diris Petro, - kaj

helpos al vi). La frazo citanta povas esti antaŭmetita, sekvita de dupunkto (Petro diris: "Mi

venos morgaŭ."), intermetita ("Mi venos morgaŭ,” diris Petro, "kaj helpos al vi.") kaj postmetita

("Mi venos morgaŭ kaj helpos al vi,” diris Petro).

6.4.2. Suborditaj propozicioj. Ĉiu subpropozicio estas kompletiga parto de la

ĉefpropozicio, t.e. frazelemento esprimata en formo de tuta propozicio. Sekve ekzistas

subpropozicioj subjektaj (ŝajnas, ke li venos - kio ŝajnas?), objektaj (li promesis, ke li venos -

kion li promesis?), predikativaj (lia feliĉo estas, ke li venis - kio estas lia feliĉo?), epitetaj (la

78

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!