Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

karakterizata vorto (la granda hundo trinkas freŝan akvon). Tamen en kelkaj kutimaj esprimoj

(Lingvo Internacia), alparolo (infano mia kara) aŭ se la epiteto havas suplementon (herbejo

riĉa je herbo) estas la vortordo inversa.

6.3.7.2. Ligita vortordo. Antaŭ la vortoj, kiujn ili senpere rilatas, staras NE (ne mi faris tion -

mi ne faris tion - mi faris ne tion), NUR (nur mi promenis en la parko - mi nur promenis en la

parko - mi promenis nur en la parko), ANKAŬ (ankaŭ mi promenis en la parko - mi ankaŭ

promenis en la parko - mi promenis ankaŭ en la parko), JAM (jam ankaŭ li venis hieraŭ - ankaŭ li

jam venis hieraŭ - ankaŭ li venis jam hieraŭ), EĈ (eĉ li venis al mi - li eĉ venis al mi - li venis eĉ al

mi), ANKORAŬ (ankoraŭ mi skribos leteron - mi ankoraŭ skribos leteron - mi skribos ankoraŭ

leteron) kaj ALMENAŬ (almenaŭ ili aprobis la proponon ili almenaŭ aprobis la proponon - ili

aprobis almenaŭ la proponon). Male, MEM staras post la rilatata vorto (mi mem volas inviti vin

mi volas inviti vin mem). Post KIES (ies, ties, ĉies, nenies) oni metas senpere la determinaton

(tio estas krimo, kies viktimo li estis; ies libron oni trovis). Kutime NENION PLU staras kune

(ĉu vi deziras nenion plu? ne, nenion plu mi deziras).

6.3.7.3. Reliefiga vortordo. La predikaton oni reliefigas metante ĝin antaŭ la subjekton

(kuregis la knabo per sia tuta forto). La objekto, predikativo aŭ adjekto estas akcentataj per

meto sur la frazkomencon (la bildon li pentris en Parizo - en Parizo li pentris la bildon - granda

estis mia ĝojo). Epitetoj estas akcentataj kutime per postmeto (li estas homo bona kaj diligenta;

vi havis sukceson grandiozan). La subjekton oni povas emfazi per propozicio kun ESTAS

(estis Petro, kiu pentris la bildon) aŭ per MEM (Petro mem pentris la bildon). Se la subjekto kaj

predikato estas malproksimigitaj de si, la intermetaĵon apartigu per komoj (fine mi, post

multaj malfacilaĵoj, sukcesis).

6.4. FRAZ-SINTAKSO. La kompleksa frazo unuigas en si du aŭ plurajn propoziciojn

(membrojn de la frazo). La membroj de la kompleksa frazo povas esti simple apudmetitaj

aŭ unu estas subordita al la alia. La apudmetitaj propozicioj estas ja kunligitaj, sed unu ne

dependas de la alia, ili estas kunorditaj propozicioj (la patro iris en la teatron, kaj mi restis

hejme). La subordita propozicio (subpropozicio) anstataŭas iun el la frazelementoj de la

ĉefpropozicio (li diris tion - li diris, ke li venos). Unu ĉefpropozicio povas havi plurajn

subpropoziciojn, kiuj povas esti kunorditaj inter si (mi aŭdis, ke li edziĝis kaj havas du

infanojn) aŭ sendependaj inter si kaj suborditaj ambaŭ rekte al la ĉefpropozicio (kiam mi

venis, mi vidis, ke nin vizitis la bopatrino) aŭ unu povas esti subordita al la alia, kiu servas

por ĝi kiel ĉefpropozicio, do temas pri duagrada subpropozicio (mi postulis, ke li redonu la

libron, kiun mi pruntedonis al li).

6.4.1. Kunorditaj propozicioj. Inter la kunorditaj propozicioj povas esti diversaj rilatoj:

6.4.1.1. Kopulaj propozicioj. La kopulaj propozicioj estas simple kunligitaj per konjunkcioj

(li eksidis kaj manĝis; venis unu gasto, venos ankaŭ aliaj; donu la monon, kiel ankaŭ mi donis; ne

iru tien, cetere ili ne estas hejme; li fuĝis, mi same; li longe hezitis, fine li decidiĝis; la hundido ne

manĝis, nek trinkis; li povas labori, eĉ ŝofori li scias), per duopaj konjukcioj (kaj frostas kaj neĝas;

li parte konsentis, parte ne konsentis; kiel vi kondutas al mi, tiel ankaŭ mi kondutos al vi - tiel same

77