Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

sed ne: aparteni iun), dum la objektoj alternaj povas libere varii sen ŝanĝo de la signifo

(danki iun - danki al iu; atendi iun - atendi je iu). La objektoj diversaj varias ŝanĝante la

signifon (kredi ion - kredi je iu). La verboj transitivaj do estas fiksobjektaj, alternobjektaj kaj

diversobjektaj. La verboj unudirektaj povas havi nur unu objekton, rektan aŭ nerektan

(ami iun; zorgi pri iu), la verboj dudirektaj havas unu objekton rektan kaj unu nerektan (savi

iun de io; diri ion al iu), la verboj tridirektaj havas unu objekton rektan kaj du nerektajn

(kredi ion al iu pri iu). Neniu verbo povas havi samtempe du rektajn objektojn, tial kelkaj

alternobjektaj dudirektaj verboj havas du eblojn de esprimiĝo (instrui infanojn pri la

matematiko - instrui la matematikon al la infanoj; peti najbaron pri pano - peti panon de najbaro;

sciigi novaĵon al amiko - sciigi amikon pri novaĵo). La infinitiva objekto povas servi en la

funkcio jen de la rekta objekto (mi permesis al li foriri = mi permesis al li foriron), jen de la

nerekta (mi instruis lin legi = mi instruis lin pri legado), plie ĝi mem povas havi proprajn

objektojn (mi deziras legi libron al vi).

6.3.4. Adjekto.

La adjektoj estas frazelementoj esprimantaj la diversajn cirkonstancojn de la ago aŭ de la

atribuo. Ili povas havi formon adverban (laŭte krii; esti hejme; nevidate eniri; kanti tage kaj

nokte), akuzativan (veturi Pragon; pendigu lin la kapon malsupren; labori du horojn; esti alta du

metrojn; veni la trian de majo), prepozitivan (labori de mateno ĝis vespero; esti malseka de kapo

ĝis piedoj; veni kun libro en la manoj; paŝo post paŝo li daŭrigis la laboron; ili iris mano en mano)

kaj infinitivan (venigi iun helpi; iru dormi; antaŭ ol foriri adiaŭu lin; anstataŭ amuziĝi lernu). La

specoj de adjektoj:

6.3.4.1. Lokaj adjektoj. La lokaj adjektoj estas poziciaj (antaŭ la domo; en la domo; apud la

domo; hejme) kaj movaj (antaŭ la domon; en la domon; apud la domon; hejmen; al la domo; ĝis la

domo; tra la domo; el la domo; de la domo). Movon oni povas esprimi nur rilate ion senmovan,

kio povas esti aŭ fiksa punkto (iri al la domo) aŭ pozicio (iri al inter du domoj). La pozicio

estas ofte esprimata per duopaj prepozicioj (tra inter kruroj; de antaŭ la domo; el sub la lito),

sed ne ĉiam (flugi super tegmento; kuri preter la domo laŭ la strato). Eblas distingi demovon

(veni de la kunveno; eliri el la vendejo), almovon (veni al la kunveno; eniri en la vendejon) aŭ

tramovon (iri tra la vendejo; flugi preter la arbo; marŝi laŭ la rivero).

6.3.4.2. Tempaj adjektoj. La tempaj adjektoj ekzistas aktualaj esprimantaj tempopunkton

(mi naskiĝis la 6-an de marto; mi venos marde; ĝi okazis ĉe la tagmanĝo; neniam li faros tion),

paseon (ĝi okazis antaŭ tri semajnoj), futuron (mi venos post tri tagoj) aŭ daŭron (dormi la

tutan nokton; en la daŭro de kelkaj minutoj), komencaj (de nun; de tiam; ekde la milito; de antaŭ

la milito; de post la milito; labori de ĉirkaŭ la sesa matene), finaj (mi ne forgesos vin ĝis la morto;

ĝis antaŭ du monatoj; ĝis post Kristnasko; diboĉi ĝis ĉirkaŭ noktomezo) kaj nombraj (mi estis tie

ĉi jam dufoje, nun mi venis triafoje kaj mi esperas veni ankoraŭ multfoje).

6.3.4.3. Stataj adjektoj. La stataj adjektoj karakterizas la staton de la subjekto (li rajdis kun

ĉapelo sur la kapo) aŭ de la objekto (li vidis ŝin kun granda hundo). Ili povas havi formon de la

identiga subspeco (ŝiaj haroj pendis en pezaj plektoj - la haroj kaj la plektoj montras la saman

74