You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

elektita kiel prezidanto), prepozitivoj (mia fratino estas de meza kresko; tiu bildo estas de

Rembrandt; ĉu tiu libro estas por mi?) aŭ infinitivoj (li ŝajnas heziti; la elekto por vi venki aŭ

morti; loĝi en tiu vilaĝo estas kvazaŭ morti). Aparta apliko estas en la kompleksaj tempoj (mi

estas skribanta; la letero estas skribita). En la sensubjektaj propozicioj la adjektivaj

predikativoj ricevas adverban formon (estas danĝere; estas skribite), sed post "ŝajnas” estas

preferinda adjektivo (ŝajnas stranga = ŝajnas esti stranga). Kiel kopulon oni uzas plej ofte

"estas", sed ankaŭ aliajn verbojn. Tiuj verboj montras komencon de nova stato (iĝi saĝa;

fariĝi instruisto; montriĝi prava; troviĝi senpova; esti elektita, nomita, balotita kiel prezidanto),

daŭron en sia stato (resti stultulo; konserviĝi freŝa) aŭ ŝajnon (aperi kiel mensoganto; aspekti

malfeliĉa; ŝajni embarasita; vidiĝi trompulo; mieni kiel malsanulo). La predikativo povas ankaŭ

kuntiri du propoziciojn en unu solan (ŝi estis nuda kaj dancis - ŝi dancis nuda).

6.3.2.1. Atribua predikativo. La atribuado prezentas la agon ne kiel objektivan,

nediskuteblan veron (la vino estas bona; knabo estas ludanta), sed kiel subjektivan opinion aŭ

impreson de iu (mi trovas la vinon bona; mi vidis la knabon ludanta). La atribua predikativo

karakterizas ne la subjekton, sed la objekton de la propozicio, tial ĝi estas nomata ankaŭ

objekta predikativo. Ĝi povas esti aŭ rekta (oni elektis lin prezidanto) aŭ nerekta (oni elektis

lin kiel prezidanton). La objekta predikativo akordiĝas kun la objekto nombre, sed kaze nur

post KIEL (oni elektis lin deputito - oni elektis ilin deputitoj - oni elektis lin kiel deputiton - oni

elektis ilin kiel deputitojn). La rekta objekta predikativo staras ĉiam en nominativo, per kio ĝi

diferencas de la objekta epiteto.

La objekta epiteto montras daŭran kvaliton de la objekto, dum la objekta predikativo

esprimas la subjektivan momentan impreson kaŭzitan de la ago. Komparu: mi vidas la

domon verdan (kiu vere estas verda) - mi vidas la domon verda (ĝi ŝajnas al mi verda); li

pentris knabinon bluokulan (kiu vere havas bluajn okulojn) - li pentris la knabinon bluokula (li

pentris al ŝi bluajn okulojn, kvankam ŝi efektive havas okulojn eble brunajn); mi vidis

malriĉulon almozpetantan (pri kiu mi scias, ke li vivtenas sin per almozpetado) - mi vidis la

malriĉulon almozpetanta (li petis almozon de iu, ĝuste kiam mi vidis lin). La objekta epiteto

estas fermebla inter la artikolo kaj substantivo, dum la atribua predikativo staras ekstere

(mi vidas la verdan domon - mi vidas verda la domon; li pentris la bluokulan knabinon - li pentris

bluokula la knabinon; mi vidis la almozpetantan malriĉulon - mi vidis almozpetanta la malriĉulon).

6.3.3. Objekto.

La objekto estas frazelemento esprimanta tion, kion la ago trafas. Ĝi povas esti substantiva

(deziri libron), infinitiva (deziri kanti) aŭ subpropozicia (deziri ke oni kantu). La objektoj estas

rektaj (akuzativaj), kiam la ago rekte trafas la objekton (marteli feron; aĉeti libron; trinki

lakton) kaj nerektaj (prepozitivaj) kiam la ago nur koncernas la objekton (paroli pri io; diri al

iu; akcepti de iu). La nerektaj objektoj estas traktativaj, kiam oni traktas pri la objekto

(paroli pri la patro; zorgi pri la infano), dativaj, kiam io estas transdonata al la objekto (diri al

la patro; aĉeti al la fratino), kaj ablativaj, kiam io estas apartigata aŭ forprenata de la objekto

(akcepti de iu; preni de iu). La objektoj fiksaj aperas devige post certaj verboj (aparteni al iu;

73