Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

estas uzataj (mi aĉetis tion por mi - ni aĉetis tion por ni - vi aĉetis tion por vi). Ankaŭ post KIU

estas obeata la persono: vi, kiu faris tion per vi mem (ne: per si mem). Tamen post "kelkaj el

multaj” necesas diferencigi: du el ni alportis siajn librojn (librojn de la du homoj) - du el ni

alportis niajn librojn (librojn de nia tuta kolektivo). La vortkunmetoj kun SIN- ne varias laŭ

persono (mi estas singardema; via singardemo), dum la vortkunmetoj kun SIA- akordiĝas kun

la persono (mi konsentas miaflanke; ni konsentas niaflanke; vi konsentas viaflanke; li konsentas

siaflanke). La refleksivo ne povas esti mem subjekto aŭ determini subjekton, sed ĝi povas

determini suplementon de la subjekto (Petro kaj lia frato laboris - Petro kun sia frato Iaboris).

La refleksivo anstataŭas aŭ rilatas la subjekton de la plej proksime esprimata ago. La agon

povas esprimi ankaŭ infinitivo (la sinjoro ordonis al la servisto vesti lin = la sinjoron - vesti sin

= la serviston), adjektiva participo (la komponisto vidis knabon kantanta lian kanton = kanton

de la komponisto - sian kanton = kanton de la knabo) aŭ ag-substantivo (Marta akceptis de

Petro konfeson pri amo al ŝi = al Marta - pri amo al si = al Petro). Sed la regulo ne validas pri

substantivigataj participoj, kiuj montras ne la agon, sed agantan personon (la verkisto petas

la legantojn pri ilia atento). La reciprokeco de du aŭ pluraj subjektoj estas esprimata per

"unu la alian” (ili amas unu la alian; la popoloj batalas unuj kontraŭ la aliaj), per "sin reciproke”

(ili amas sin reciproke; la popoloj batalas kontraŭ si reciproke) aŭ per "inter si” (la judoj geedziĝas

inter si; vivi inter si harmonie).

6.3.1.2. Sensubjektaj propozicioj. La sensubjektaj propozicioj havas la subjekton aŭ

subkomprenatan (legu la libron = vi legu la libron; ne fumi! = oni ne fumu!) aŭ tute ne

esprimatan, ĉar la koncerna ago ne vekas ideon pri la aganto (pluvas; neĝas; hajlas; fulmas;

tondras; komencas pluvi; ĉesas neĝi; tagiĝas; estas bele; necesas; temas; eblas ktp.). Tamen kelkaj

el ĉi tiuj verboj povas havi subjekton (akvo pluvis sur lian kapon; la libro temas pri la muziko; la

kugloj hajlis sur la domon; lia voĉo tondris ktp.). Kelkaj verboj esprimas sian subjekton per

subpropozicio (ŝajnas, ke pluvas; plaĉas al mi, ke vi venis).

6.3.2. Predikato.

La predikato esprimas en la propozicio agon aŭ staton aŭ atribuas kvaliton.

a) la ago estas plej ofte esprimata per verbo (li laboras; ne fumu; ne elklini sin el la fenestroj),

sed ĝi povas esti esprimata ankaŭ per aliaj rimedoj (ĉit! ŝŝ! hot! ek! for! teren! la kapoj

dekstren!). La ne normalaj ag-propozicioj uzas kiel predikaton infinitivon en demanda aŭ

ekkria formoj (Kion fari? Ĉu esti aŭ ne esti? Labori dimanĉe! Bicikli en via aĝo!) kaj elipsan

ellason de la subjekto, de la predikato aŭ de ambaŭ (for la militon!; venis, vidis, venkis; ĉiu

por si mem; multe en kapo, nenio en poŝo; bonan tagon; nur ne tion!).

b) la predikato en la ec-propozicioj konsistas ĉiam el du partoj (esti reĝo; trovi bona; ŝajni

saĝa; esti de meza kresko): el la predikativo, kiu esprimas la kvaliton (reĝo, bona, saĝa, de meza

kresko), kaj el la kopulo, kio estas la verba ligilo (esti, trovi, ŝajni). Kiel predikativo povas

servi adjektivoj (la domo estas granda; mi trovis la vinon malbona; li ŝajnigis sin saĝa; tio estas

danĝera), substantivoj (la hundo estas besto; Petro iĝis reĝo; tio montriĝis kiel eraro; li estis

72