Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

fenestrojn; donacinte libron al la infanoj; homo fervore laboranta; ne sciante, kio okazos ...).

6.3. Propozicio-sintakso.

La propozicio estas formo por esprimi la plej simplan agon de la spirito: la juĝon. Ĝi nepre

konsistas el almenaŭ du elementoj: subjekto (pri kiu oni ion asertas) kaj predikato (kiu

esprimas la asertaĵon). Ofte la du elementoj estas nur subkomprenataj: Kiu laboras? Petro!

(= Petro laboras) - Skribu (= Vi skribu). - For! (= Vi iru for!). La ag-propozicio esprimas ian

agon (li laboras; rigardu tien; mi ne dirus tion), la ec-propozicio atribuas al aĵo ian kvaliton (li

estas knabo; hundo ne estas birdo; la patro estas sana). En la propozicio povas aperi ankaŭ

objektoj (rekta aŭ nerekta), esprimantaj tion, al kio estas direktata la ago (aĉeti libron por la

patro), aŭ diversaj adjektoj montrantaj cirkonstancojn de la ago aŭ de la atribuo (labori

vespere en la ĉambro; esti sana nun) aŭ predikativoj atribuantaj kvaliton (esti sana, esti reĝo).

6.3.1. Subjekto.

La ulo aŭ aĵo, kies agon, staton aŭ ekziston oni esprimas, estas nomata la subjekto. En la

aktivo ĝi estas aganto (la tapiŝo kovras la plankon), en la pasivo ĝi estas suferanto (la tapiŝo

estas batita). La subjekto povas esti substantivo (la knabo laboras), pronomo kiel

kvazaŭnomo (ĉiu laboras), pronomo kiel reprezentanto (la knabo laboras, kiam li volas),

infinitivo (labori al li ne plaĉas), substantivigita parolelemento (multe da knaboj laboras; ĉiu

"li” havas sian "ŝi”) aŭ tuta propozicio (kiu emas, laboras). Se unu subjekto havas plurajn

kunorditajn verbojn, ne necesas ripeti ĝin (li laboras, manĝas kaj trinkas, sed ne amas), kio

estas nomata elipso. Tamen oni ne uzu la elipson post punkto (Li laboras, manĝas kaj

trinkas. Sed li ne amas.). Se la verbo staras en infinitivo, la subjekto ne estas esprimata, ĝin

montras la ĉirkaŭteksto (mi ne scias, kion fari = kion mi faru). La objekto de predikata verbo

povas esti samtempe subjekto de verbo nepredikata (lasu min respiri = lasu min, por ke mi

respiru; ordonu al li purigi la ŝuojn = ordonu al li, ke li purigu la ŝuojn). La objekto-subjekto iam

ne estas esprimata (ordonu purigi la ŝuojn = ordonu al iu, ke li purigu la ŝuojn). La verbo en

formo de adverba participo (gerundio) havas devige la saman subjekton kiel la predikata

verbo (laborante li kantis = dum li laboris, li kantis), dum la adjektiva participo akordiĝas kun

la determinata substantivo (la aĉetanta sinjoro perdis monujon - mi atentigis la aĉetantan

sinjoron pri la perdo). La ago povas esti esprimita ankaŭ per substantivo, tiam la subjekto de

la ago havas formon de suplemento (mia deziro famiĝi = mi deziras, ke mi famiĝu; forestado de

la knabo estis rimarkita = estis rimarkite, ke la knabo forestas; oni aŭdis kantadon = oni aŭdis, ke iu

kantas).

6.3.1.1. Akordo al la subjekto. La Esperanta verbo varias nek laŭ nombro nek laŭ persono

kun diversaj subjektoj. Sole la adjektiva participo en kompleksa tempo akordiĝas kun la

subjekto laŭ nombro (mi estis kaptanta - ni estis kaptantaj). La refleksivoj SI kaj SIA ne

akordiĝas kun la subjekto laŭ nombro nek kazo, se ili ĉiam rilatas al la subjekto, dum la

pronomoj LI, ŜI, ĜI, ILI rilatas al iu alia ol la subjekto (li aĉetis tion por si - li aĉetis tion por li;

ŝi venis kun sia amiko - ŝi venis kun ŝia amiko). En la unua kaj dua personoj la refleksivoj ne

71