Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

prefikso (perŝipa vojaĝo; porinfana literaturo) aŭ formita kiel kunmeto (bluokula knabino). La

adjektiva suplemento estas avantaĝa ĉe kombino kun ceteraj suplementoj (risko de

aeroplana fuĝo eksterlanden).

d) La infinitiva suplemento formiĝas el infinitiva objekto de alia verbo (li ordonis ataki - lia

ordono ataki); ĝi estas pli impresa ol la suplemento substantiva (lia ordono al atako). Ankaŭ

post verbaĵoj egalvaloraj al simpla verbo (havi bezonon = bezoni; senti la devon = devi) estas

uzata la infinitiva suplemento (mi havas bezonon paroli kun vi; mi sentas mian devon helpi al li).

El prepozicioj povas stari antaŭ suplementa infinitivo sole POR, SEN, ANTAŬ OL, POST

OL, ANSTATAŬ (alveno por helpi, foriro sen adiaŭi, venĝo anstataŭ danki, manĝo antaŭ ol foriri).

e) La prepozicia suplemento (la decido, ke oni ne akceptu virinojn) estas fakte epiteta

propozicio, tial ĝi estos traktata en la fraz-sintakso.

6.2.2.3. Suplementoj de adjektivoj. La suplementoj de adjektivoj povas esti adverbaj

(abisme stulta), substantivaj (tri paŝojn distanca de mi), infinitivaj (kapabla muziki) kaj

propoziciaj (trankvila, ke ĉio estas en ordo).

a) La adverba suplemento venas el substantiva radiko kaj esprimas komparon (horloĝe

akurata - akurata kiel horloĝo; urse forta - forta kiel urso), aliaj adverboj estas ne suplementoj,

sed epitetoj (brile verda; tre agrabla).

b) La substantiva suplemento havas formon aŭ akuzativan (homo du metrojn alta; parolado

du horojn longa; knabo dek jarojn aĝa; vilaĝo dek kilometrojn malproksima) aŭ prepozitivan kun

la prepozicio JE (esti malpli peza je du kilogramoj; pli alta je tuta kapo; riĉa je herbo kripla je la

dekstra mano; inda je honoro; kapabla je ĉio. feliĉa je amo), kun AL (avida al mono; inklina al timo;

inklina al homoj; parenca al Petro), kun DE (malproksima de la urbo; pala de timo), kun

KONTRAŬ (imuna kontraŭ infekto), kun KUN (familiara kun ĉiuj; identa kun la serĉata

krimulo), kun POR (bezona por sportisto; kara por patrino; necesa por soldato), kun PRI (certa pri

sukceso; kontenta pri sia faro). Post la sama adjektivo eblas uzi laŭ la signifnuanco diversajn

prepoziciojn (aĝo responda por edziniĝo; tiuj informoj ne estas respondaj al la miaj; pri tio li estas

responda antaŭ Dio).

c) La infinitiva suplemento estas tre malofta (ema paroli; inklina kredi; kapabla kanti: preta

respondi; feliĉa revidi siajn amikojn; kontenta ricevi kelkajn panpecojn).

d) La propozicia suplemento havas formon komparan (same granda kiel Petro; malpli granda

ol Petro) aŭ eksplikan (feliĉa, ke ĉio bone finiĝis).

6.2.2.4. Suplementoj de adverboj. Ili havas formon de adverbo veninta el substantiva

radiko (infane naiva - kiel infano), de substantivo akuzativa (responde vian leteron; danke vian

helpon) aŭ prepozitiva (responde al via letero; bruo kaŭze de ekstaro de ĉiuj studentoj) kaj de

propozicio (ŝi kantas pli pure ol /kantas/ ŝia fratino; same, kiel li faris tion, ankaŭ mi subskribis la

peticion).

6.2.2.5 Suplementoj de verboj. Ili estas fakte objektoj de infinitivo aŭ participo, se ili estas

uzitaj en alia funkcio ol predikata (viziti amikojn estas afero de ĝentileco; domo havanta tri

70