You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

(glaso de vino), de adjektivo (vina glaso) aŭ de kunmeto (vinglaso). La adjektivo aŭ kunmeto

estas nur ekstera formo, kiu ne ŝanĝas la sintaksan valoron de la suplemento. La

suplementoj indikas posedon (la libro de Petro; amiko de Paŭlo; la piedo de seĝo; filo de amiko; la

situacio en Eŭropo; prezo de pano), originon (muziko de Mozart; miraklo de arĥitekturo; libro el la

angla lingvo; akvo el puto; vizitanto el Londono; unu el la lernantoj), konsiston (bukedo de floroj;

skatolo el papero; salajro de du mil kronoj; spegulo en tri pecoj rompita; spegulo el tri pecoj farita; la

modo de grandaj ĉapeloj), koncernatecon (dresisto de leonoj; pozicio de direktoro; libro pri lingvoj;

glaso por vino; profesoro ĉe universitato), priskribon (kampo de batalo; homo de granda talento;

virino kun bluaj okuloj; homo en frako; akuzativo kun infinitivo; akuzativo sen prepozicio; kuracisto

malgraŭ volo), lokon (la arbo antaŭ la dometo; la batalo apud Prago; Frankfurto sur Majno; la vojo

ĝis la rivero; la trajno al Vieno; la vojo el Varsovio), tempon (helpo en bona momento; kamaradoj de

mia infanaĝo; la dimanĉo antaŭ novjaro; tri jarojn post la milito; la tagoj ekde dimanĉo ĝis ĵaŭdo),

mezuritecon (peco da pano; bukedo da rozoj; 600 frankoj da rento - rento de 600 frankoj; parto de

jaro; la metalo konsistas el du trionoj de oro kaj unu triono de arĝento) kaj distribuon (trupoj po

100 soldatoj; du premioj po cent frankoj; kvin pecoj da drapo po tri metroj kontraŭ 20 kronoj por

metro). Multaj el la suplementoj estas transformeblaj en adjektivon (profesoro ĉe universitato

= universitata profesoro), sed ne ĉiuj (la diagnozo de malsano # la malsana diagnozo).

6.2.2.2. Suplementoj de ad-substantivoj. Ili akceptas formon de prepozitiva substantivo

(edukado de infanoj), de direkta akuzativo (veturo hejmen), de adjektivo (pastra beno), de

infinitivo (deziro gajni en loterio) aŭ de propozicio (deziro, ke li gajnu en loterio).

a) La prepozitiva suplemento plej ofte uzas la prepozicion DE (manĝado de la kato;

kondamno de la juĝisto), sed ĉi tiu esprim-maniero ne montras, ĉu temas pri la aganto (la

kato manĝas; la juĝisto kondamnis) aŭ pri la suferanto de la ago (la kato estas manĝata; la

juĝisto estas kondamnita). Similan efikon havas la posedaj pronomoj (ŝia murdo - ĉu ŝi murdis

aŭ estis murdita?). La aganton pli klare montras la esprimo FARE aŭ FAR (manĝado fare de la

kato; kondamno fare de la juĝisto; murdo fare de ŝi - manĝado far la kato; kondamno far la juĝisto;

murdo far ŝi), sed indiki la suferanton de la ago estas afero multe pli problema, kaj

kvankam aperis pluraj proponoj (manĝado la katon, manĝado de la katon; manĝado far la kato

k.s.), neniu el la proponoj ĝis nun enradikiĝis en la praktiko. Tamen multaj verboj ebligas

anstataŭigi la akuzativan objekton per prepozitiva (danki iun - danki al iu) kaj tiam estas

preferinde uzi post la ad-substantivo la koncernan prepozicion (abono al io; abonemo pri io;

aspiro je io; atako kontraŭ iu; eduko por iu; indigno pro io; konsento kun iu; frapo sur ion; venko

super iu ktp.). Sed tiuj rimedoj ne estas aplikeblaj ĉiam (kondamno al juĝisto, sed ne manĝado

al la kato, ĉar tio estus aldona manĝo por la kato). Oni povas indiki la aganton kaj suferanton

ankaŭ samtempe (manĝado de rato fare de kato), ofte eĉ kun instrumento (baro de korto per

branĉoj fare de la patro).

b) La akuzativa suplemento estas uzata por montri direkton (mia vojaĝo Hispanujon; dum la

irado hejmen; grimpado supren).

c) La adjektiva suplemento povas esti sen prefikso (pastra beno; mara vojaĝo) aŭ kun

69