Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

patrino), eĉ ĉe la elnombrado (mi amas ĉiujn fruktojn: pomon, piron, ĉerizon, prunon ktp.). Por

eviti tiun pezigan ripetadon de la sama kazo ĉe elnombrado eblas forigi la akuzativon

intermetante "ili estas” (mi amas ĉiujn fruktojn; ili estas: pomo, piro, ĉerizo, pruno ktp.), simple

forlasi la akuzativon de direkto (la substantiva epiteto dividiĝas en tri partojn: apozicio,

ekvivalento kaj nominacio) kaj prepozicion nur subkompreni (ni parolis pri du amikoj, Petro kaj

Paŭlo).

6.2.1.4. Nominacio. La nominacio ekzistas en formo de nomesprimo (lia frato Petro), de

citaĵo (la vorto "amo”) aŭ de vokativo (helpu min, Petro).

a) Nomesprimo. La nomesprimo povas esti senpere ligita al la anoncvorto (lia filo Karlo) aŭ

memstariĝinta, emfazita (lia filo, Karlo). La memstariĝinta nomesprimo akordiĝas kaze kun

la anoncvorto (mi renkontis lian filon, Karlon), se ne temas pri neasimilita vorto (mi renkontis

lian filon, Charles). La senpere ligita nomesprimo povas akordiĝi kun la anoncvorto (mi

renkontis lian filon Karlon), sed lastatempe la lingvouzo preferas neakordiĝon (mi renkontis

lian filon Karlo; pruntedonu al mi la gazeton Starto; ili enveturis en la urbon Parizo). La

neakordiĝo faras la frazon pli klara (li aĉetis libron Libro de amo). En duoblaj nomesprimoj

aperas ambaŭ principoj samtempe (ŝi prezentis sian edzon, sinjoron doktoron Petro Franko). La

memstariĝo kaj senpera ligiteco de la nomesprimo povas ŝanĝi signifon de la frazo (ni estis

tie jam trian tagon, lundon - la tria tago estis lundo; ni estis tie jam trian tagon lundo - ni estis tie

tri sinsekvajn lundojn).

b) Citaĵo. La anoncvortoj de citaĵoj estas la vortoj "nomo, titolo, vorto” k.a., sed ofte ili

estas ellasataj (li diris: Ne! - kaj forkuris). La citaĵo estas indikita per citiloj (alparolu lin per la

titolo "moŝto"), per dupunkto (prefere ne uzu la vorton: azoto), per diferenca skribo (la

pronomo ONI), per la poseda prepozicio (ne ĉiuj konas la nomon de Zamenhof), per parentezo

(la difina artikolo /la/ estas uzata . . .) aŭ per nenia skriba signo, nur per simpla voĉtono (li

donis al sia filo la nomon Karlo). La citaĵo povas esti eĉ frazo (lia aserto "ŝi estas bela” ne estas

prava).

c) Vokativo. La vokativo estas ĉiam apartigita per komoj disde la cetera frazo, kaj ĝi havas

formon nominativan sen la difina artikolo (Komparu: Knabetoj, helpu min! - La knabetoj

helpu min. Mi amas vin, infanoj. - Mi amas la infanojn). La emfaza interjekcio "ho” staras

enfermita inter la komoj kun la vokativo (mi savos vin, ho mia kara), dum la emfaza

pronomo "vi” staras ekstere (Vi, Manjo, ĉu vi amas min?)

6.2.2. Suplemento.

La suplementoj determinas substantivojn (knabino el Parizo), adjektivojn (preta je ĉio),

adverbojn (responde vian leteron) aŭ verbojn en infinitivo (viziti najbaron) aŭ en participo

(havanta amikon). Ĉe la substantivaj determinatoj necesas distingi inter ad-substantivoj

esprimantaj agon (manĝado de la kato, frapo sur la orelon) kaj aĵ-substantivoj (domo de la

pastro, majstro de la arto).

6.2.2.1. Suplementoj de aĵ-substantivoj. Ili povas ricevi formon de prepozitiva substantivo

68