24.10.2012 Views

Gramatiko de Esperanto

Gramatiko de Esperanto

Gramatiko de Esperanto

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

apozicio (apudmeto) oni parolas tiam, kiam la dua substantivo signas pli vastan klason de

objektoj kaj tiamaniere montras kvaliton de la unua substantivo (li, la mizerulo, ne povas la

aferon kompreni; la poeto, la granda filo de la nacio, verkis poemon. . .). Pri la ekvivalentoj temas

tiam, kiam ambaŭ substantivoj havas signifon kun precize sama amplekso (la makropo aŭ

kanguruo povas esti dresata). La nominacio estas substantiva epiteto, kiu prezentas nomon

de la antaŭanta anoncvorto (la urbo Parizo).

6.2.1.1. Adjektiva epiteto. La adjektiva epiteto havas la saman formon kiel la karakterizata

substantivo (mia bona libro, miaj bonaj libroj, mian bonan libron, miajn bonajn librojn). Kiam

unu adjektiva epiteto karakterizas samtempe plurajn substantivojn, ĝi devas mem stari en

pluralo (belaj domo kaj ĝardeno). Sed la pluralo ne estas deviga ĉe la posesivo (mia domo kaj

ĝardeno) kaj ĉe abstraktaĵoj (granda laboro kaj penado por Esperanto). Kiam pluraj epitetoj

karakterizas pluralan substantivon, sed ĉiu el ili rilatas aparte nur al unu objekto, ili staras

en singularo (la angla kaj franca lingvoj). La participa epiteto estas anstataŭigebla per

rilativa epiteta subpropozicio (la laboranta junulo = la junulo, kiu laboras), kaj determinante

akuzativan substantivon, ĝi regule staras en akuzativo, eĉ kiam ĝi mem havus akuzativan

objekton (li prenis panon havantan rondan formon). Tamen oni devas diferencigi: mi vidis

rokon leviĝantan el la maro (= mi vidis rokon, kiu turas super la maro - daŭra stato de la

roko) - mi vidis rokon leviĝanta el la maro (= mi vidis rokon, ĝuste kiam ĝi elakviĝis el la

maro - ago de la roko); mi vidis mizerulon petantan almozon (= mi vidis mizerulon, pri kiu

estas konate, ke li vivtenas sin per almozpetado) - mi vidis mizerulon almozpetanta panon (=

mi vidis mizerulon, ĝuste kiam li petis panon de iu). Sen la akuzativo ne temas pri epiteto,

sed pri predikativo.

6.2.1.2. Apozicio. La apudmeto staras precipe post pronomoj kaj propraj nomoj (kaptu lin,

kanajlon! mi, kompatindulo, ne kulpis pri tio; ĉu vi konas Rembrandton, majstron de majstroj?),

sed ankaŭ post ceteraj substantivoj (li invitis sian amikon, tiun ŝercemulon). Ofte ĝi estas

trovebla kiel resumo (verkado de libroj kaj artikoloj, gvidado de kursoj, redaktado de gazetoj - kia

granda laboro!). La apudmeto akordiĝas kaze kaj nombre kun sia determinato (kaptu ilin,

kanajlojn!), sed prepozicio estas ripetata sole en patosa frazo (por li, por mia amiko, mi faros

tion), sed ne en ordinara frazo (por Petro, mia bona amiko, mi faros tion). La apozicio staras en

pluralo, se ĝi determinas plurajn aferojn (mi kaj li, bonaj konatoj, iris kune), sed kutime en

singularo kiel resumo (multaj vojaĝoj - mia granda revo). La apudmeto povas esti tiom

proksima al sia determinato, ke ĝi preskaŭ kunfandiĝas kun ĝi en unu kunmetaĵon

(kuracistoj-esperantistoj).

6.2.1.3. Ekvivalentoj. La ekvivalentojn ligas la esprimoj "nome, alinome, aŭ, tio estas”

(Samuel Clemens, alinome Mark Twain, estis granda verkisto; lia devo, t.e. lia helpo al vunditoj,

estas bezonata). Post la ekvivalenta AŬ la artikolo ne estas ripetata (la agrokulturo aŭ

terkulturado bone prosperas), sed post la alterna AŬ la artikolo ripetiĝas (ĉu vi rompis la vazon

aŭ la teleron?). Post dupunkto aperas resuma ekvivalento, kiu ne resumigas elnombradon

kiel la resuma apudmeto, sed ĝi resumigas difinon (la plej nobla sento de la homo: la amo). La

ekvivalentoj ĉiam akordiĝas kaze inter si (li faris tion por homo la plej kara, nome por sia

67

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!