You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

6

SINTAKSO INTAKSO

La sintakso studas la manieron, laŭ kiu la vortoj estas grupigataj en la frazo. La frazo

povas esti aŭ simpla (Paĉjo venis), kiu konsistas el unu propozicio, aŭ kompleksa (Paĉjo

venis, kiam ni manĝis), kiu konsistas el du aŭ pluraj propozicioj. Ĉiu propozicio havas

partojn nomatajn frazelementoj, kiuj povas esti strukturaj (subjekto, predikato, objekto,

adjekto) aŭ karakterizaj (epiteto, suplemento). La grupiĝon de la karakterizaj

frazelementoj (tre bela, bela knabino, knabino el Parizo) studas la vortsintakso, la rilatojn inter

la strukturaj frazelementoj (Knabino skribas leteron) esploras la propozicio-sintakso, kaj pri

la principoj de kunmetado de propozicioj en kompleksajn frazojn (Paĉjo venis hejmen kaj

alportis libron, kiun la infanoj tiom deziris, ĉar ankaŭ aliaj iliaj geamikoj havis ĝin) instruas la

fraz-sintakso.

6.2. Vortsintakso.

La karakterizaj frazelementoj, nomataj ankaŭ akcesoraj komplementoj, estas principe du:

epiteto kaj suplemento. La epiteto senpere karakterizas substantivon, adjektivon aŭ

adverbon esprimante ties kvaliton, nomon aŭ intensogradon (blanka domo, tre utila, sinjoro

Novák, terure malfacile), dum la suplemento esprimas rilaton aŭ cirkonstancon (la domo de la

patro, ordono ataki, preta je ĉio, inklina akcepti, nekapabla labori). Ilia hibrido estas la

suplement-epiteto, fakte suplemento transformita en epiteton (vendejo sur la strato -

surstrata vendejo; kapablo ĉion esprimi - ĉioesprima kapablo; batite per bastono - bastone batite).

6.2.1. Epiteto.

Se la kerno-vorto (determinato) estas adjektivo aŭ adverbo, la karakterizanta epiteto havas

formon de adverbo (tre utila, iom peza, terure malfacila - tre utile, iom peze, terure malfacile). Se

la determinato estas substantivo (aŭ anstataŭanta pronomo), la karakterizanta epiteto

povas havi formon adjektivan (la blanka domo, fluganta birdo, lingvo internacia, nenio nova, io

interesa) aŭ substantivan (mia amiko Petro; la nomo Johano; sportistoj- esperantistoj). Meze inter

ili staras la substantivfunkcia adjektivo (ankaŭ ni, stultaj, faris tion; la knabino, la senkulpa,

sciis nenion). La substantivaj epitetoj estas: apozicio, ekvivalento kaj nominacio. Pri la

66