24.10.2012 Views

Gramatiko de Esperanto

Gramatiko de Esperanto

Gramatiko de Esperanto

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

juneco. Dum la regado de reĝo Petro. - DUM estas uzata ankaŭ kiel subjunkcio: Vi iros, dum mi

restos. - Derivaĵoj: mi kuiros, dume vi ordigu la ĉambron; lingvo artefarita estas regula, dume en

lingvoj naciaj regas ĥaoso; kuirado kun duma ordigado.

5.8.18. EKSTER signifas - a) malinterne: Mi staras ekster la domo. Barakti kiel fiŝo ekster la akvo.

Tio estas ekster ĉia dubo. - b) kiel sinonimo de KROM: Ekster tio, el la diritaj vortoj rezultas, ke .

. . Ekster tiaj okazoj li vivas sola. - Derivaĵoj: la ekstera korto de domo; min ne tuŝas la afero, mi

staras ekstere; elirigi iun eksteren; ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero; persono kun impona

eksteraĵo; esti seneksteraĵa (sen impona eksteraĵo); eksterejo ĉe filmado; eksterigi iun el la domo;

eksterigi siajn sentojn; eksteriĝi el veturilo; lernantoj-eksteruloj loĝas ekster la lernejo.

5.8.19. EL: Forpeli iun el la domo. Rakonto el la Biblio. Monumento el la antikva tempo.

Monumento el ŝtono. Vizitanto el Parizo. Skatolo el papero. - Derivaĵoj: ĵeti ion elen, eligi fajreron

el ŝtalo, varmo eliĝas.

5.8.20. EN: en la domo - en la domon; tio estis en lundo; en la venonta jaro; en januaro; legi libron

en kvar tagoj; dek horojn en la nokto li laboris; li kuris malsupren en kelkaj saltoj; fendi ŝtipon en du

partojn. - Derivaĵoj: ena parto de domo, sendi ion ĉi-ene, eniĝi en neĝon, enigi manon en poŝon.

5.8.21. FAR evoluis el FARE DE, kiu estas pli preciza ol la simpla DE. Ĝi montras la

aganton: libro fare de Petro = libro far Petro (Petro estas la aŭtoro); libro de Petro (Petro povas

esti aŭ la aŭtoro aŭ nur posedanto de la ekzemplero); trenado de ĉevalo (= 1. la ĉevalo trenas;

2. la ĉevalo estas trenata); trenado far ĉevalo (la ĉevalo trenas). En 1986 la Akademio rifuzis

aprobi ĉi tiun prepozicion.

5.8.22. ĜIS montras atingitan punkton en spaco aŭ tempo: mi akompanis ŝin ĝis ŝia domo; li

laboris ĝis la nokto; mi restos ĝis morgaŭ; vi povas tie aĉeti ĉion de bulko ĝis mantelo; ĝis revido! =

ĝis! ĝis la revido! (se la renkontiĝo estas interkonsentita); ĝisi iun = diri al iu ĝis revido; tiel

longe oni portas kruĉon, ĝis fine ĝi rompiĝas (subjunkcia funkcio); li povis havi tridek ĝis kvardek

jarojn (ĜIS rilatas al la numeraloj, ne al la substantivo, tial la akuzativo konserviĝas).

5.8.23. INTER montras mezan punkton: esti inter martelo kaj amboso, inter la dua kaj tria horoj;

semi malpacon inter fratoj; la pilko flugis tra inter liaj kruroj; li devis elekti el inter la geknaboj;

salti inter kverelantajn knabojn. - Derivaĵoj: la interaj tavoloj, intere de la fratinoj kreskis la fileto,

interaĵo de du pantranĉaĵoj.

5.8.24. JE montras - a) tempon: je la tria horo kaj dudek minutoj; - b) teni ion: mi prenos vin je

la mano; konduki iun je la nazo; la ŝiprompiĝulo tenas sin je tabulo; - c) komparatan mezuron:

mi estas je kapo pli alta ol vi; vi estas je du jaroj pli juna ol mia patro; ŝi retiriĝis je kelke da paŝoj; li

restis je granda distanco malantaŭe; - d) gramatikan rilaton: riĉa je herbo, lama je unu kruro;

kredi je Dio; sufero de iu je io; disŝiri ion je pecetoj; malsaniĝi je lepro; veti je 100 kronoj; aĉeti je

krono; atendi je la patro (aŭ la patron).

5.8.25. KONTRAŬ signifas - a) sur alia flanko: Lia domo staras kontraŭ la mia. - b) inversan

direkton: naĝi kontraŭ la fluo; li iras kontraŭ nian domon; frapi sin kontraŭ muron. - c)

malamikan konduton: batali kontraŭ iu; iri kontraŭ iun; boji kontraŭ iu; agi kontraŭ sia

60

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!