You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

Cervantes oni trovas erarojn. Profesoro ĉe la universitato. Ĉe ni estas belaj montaroj. - c) la

samtempecon de ago kaj cirkonstanco: Li malfermis ĉe mia alveno. Li ne kuraĝis paroli ĉe la

alesto de la majstro. - d) "hejme": Mi estas ĉe mi. Mi iras ĉe min. - e) ke oni ion kunportas: Ĉu

vi havas ĉe vi alumetojn? Mi ne havas ĉe mi kombilon. - Derivaĵoj: ĉeesti, ĉemane, ĉebrusto (=

mamoj).

5.8.15. DA esprimas nombron de nedifinitaj objektoj aŭ kvanton de nedifinita materialo.

Parolante pri difinitaj (per la artikolo aŭ pronomo) objektoj aŭ materioj oni uzas DE: glaso

de la vino, glaso de tiu vino, glaso de mia vino, glaso de ĉiu vino ktp. En ĉi tiuj kazoj estas klare,

ke la glaso estas plena de tiu difinita vino. Sed se oni diras nur "glaso de vino", tiam ĝi

signifas "glaso por vino, vina glaso, vinglaso". Por montri, ke temas pri glaso plena de ia

nedifinita vino, oni uzas la prepozicion DA: glaso da vino. Simile: barelo de biero (=

bierbarelo, plena aŭ malplena) - barelo da biero (barelo plena de biero, ĝi eĉ ne bezonas esti

vera bierbarelo) - barelo de la biero (= barelo plena de la jam priparolita biero); grupo da

homoj (Kiom da homoj? Grupo, ne taĉmento) - grupo de homoj (Kia grupo? De homoj, ne de

bestoj) - grupo de la homoj (Kia grupo? Konsistanta el la jam priparolitaj homoj. Kiom da

jam priparolitaj homoj? Grupo.) Oni ne uzu DA post frakcioj (duono de pano), nek se la

mezuraĵo estas difinita per la artikolo (peco de la pano) aŭ per pronomo (peco de tiu pano,

peco de lia pano, peco de ĉiu pano), nek se ĝi mem estas preciza mezuro (parto de jaro - la jaro

estas preciza mezurunuo; grupo de kvin homoj; - sed: kelke da jaroj - jam nepreciza). - Se la

substantivo estas precizigita per adjektivo, oni uzas plej ofte DE, ĉar temas pri kvalito:

pecoj de riĉa ŝtofo (kiaj pecoj?); grupo de bonaj homoj (kia grupo?). Nur se oni akcentas la

mezuron, estas DA: tutaj pecoj da riĉa ŝtofo (kiom da riĉa ŝtofo? tutaj pecoj!); tutaj grupoj da

bonaj homoj (kiom da bonaj homoj?). Akra diferenco inter DE kaj DA estas ĉe ujoj (glaso,

barelo, botelo, skatolo, kesto ktp.), ĉar temas pri ilia pleneco aŭ malpleneco, malpli granda

diferenco estas ĉe tiuj mezuroj, kiuj formiĝas nur per la kunmeto de la objektoj mem

(bukedo, grupo, aro, grego ktp.), ĉar ili neniam povas esti "malplenaj”. - DE insistas pri la

kvalito (bukedo de rozoj - kia bukedo?), DA insistas pri la kvanto (bukedo da rozoj - kiom da

rozoj?).

5.8.16. DE montras - a) apartenecon: frato de Petro, ĉapelo de la patrino. - b) kvanton de

difinita materio aŭ nombron de difinitaj objektoj: glaso de la lakto, bukedo de tiuj rozoj. - c)

aganton post pasiva participo: salutita de la soldato per la mano; tero kovrita de neĝo (la neĝo

falis mem, do ĝi estas aganto). - d) direkton kontraŭan al AL: mi iras de la urbo al la vilaĝo;

mi venis de la hejmo; li revenis de la milito. - e) komencon tempan aŭ lokan: mi loĝis tie de 1950

ĝis 1961; la bieno sterniĝis de la ŝoseo ĝis la arbaro. - f) gramatikan rilaton post adjektivoj kaj

adverboj: plena de akvo; for de la mondo. - g) ofte ĝi kombiniĝas kun aliaj vortoj por esti pli

preciza: ekde la milito, de post la milito, de antaŭ la milito; nutrado de infanoj fare de ilia patrino;

la ĉapo falis de sur lia kapo, li estis kantisto detempe de sia infanaĝo. - h) DE estas ofte

anstataŭigebla per alia prepozicio: la kongreso de (en) Vieno, la fruktoj de (el) la ĝardeno, plena

de (je) akvo, riĉa de (je) herbo.

5.8.17. DUM signifas "en la daŭro de...": Dum la parolado li dormis. Fleksu arbon dum ĝia

59