24.10.2012 Views

Gramatiko de Esperanto

Gramatiko de Esperanto

Gramatiko de Esperanto

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

(dank' al tio, spite al tio). - Derivaĵoj: aligi rideton al sia gesto, aliĝi al la kurso.

5.8.9. ANSTATAŬ - a) povas stari ankaŭ antaŭ infinitivo kiel subjunkcio: anstataŭ manĝi,

gimnastiku; b) post ANSTATAŬ konserviĝas la deklinaciaj kazoj: Mi diris tion al la patro

anstataŭ al la patrino. Mi batis lin per la mano anstataŭ per vipo. - Komparu: La patrino batis la

filon anstataŭ la patron. - La patrino batis la filon anstataŭ la patro. (En la unua frazo la patro

meritis ricevi la batadon, en la dua frazo estis lia devo doni la batadon). - Se la senco ne

estas konfuzebla, oni preferas ne uzi la akuzativon post ANSTATAŬ: Mi aĉetis bulkojn

anstataŭ pano (= anstataŭ panon). - Se la akuzativo montras direkton, ĝi devas resti: Mi iras

kinejon anstataŭ teatron. - Derivaĵoj: anstataŭa ŝlosilo, ni anstataŭigis balailon per polvosuĉilo kaj

nun la polvosuĉilo anstataŭas la balailon, kuiristo uzis pomojn kiel anstataŭon por piroj.

5.8.10. ANTAŬ - a) estas uzata loke kaj tempe: antaŭ la domo, antaŭ la tria horo, antaŭ du

horoj; b) ĝi povas montri preferon: Mi ŝatas lin antaŭ vi. Avantaĝo de aŭto antaŭ biciklo. - c) la

direkto estas foje montrenda, foje ne: Mi iras antaŭ la domon (kien?). Mi promenas antaŭ la

domo (kie?). Oni metis la teleron antaŭ mi (kie?) aŭ antaŭ min (kien?) - d) ANTAŬ OL formas

subjunkcion: Mi venos antaŭ ol vi foriros. Antaŭ ol foriri mi salutos vin = Antaŭ la foriro mi

salutos vin. - e) MALANTAŬ estas uzata sole loke: malantaŭ la domo, malantaŭ la domon. -

Drivaĵoj: antaŭa, antaŭe, antaŭen, via horloĝo antaŭas, li antaŭiĝis je tuta horo, niaj antaŭuloj,

antaŭo kaj malantaŭo de domo, veturi dorsantaŭe (sidi kontraŭ la direkto), la policisto kurantaŭiĝis

el la pelanta amaso.

5.8.11. APUD signifas "proksime sen tuŝo": Mi staras apud la patro. Mi sidas apud la tablo. Ni

konstruis nian domon apud la via. Vilaĝo apud Prago. Li havis glavon ĉe la femuro kaj lanĉon

terpikita apud si. - Derivaĵoj: apuda domo, la apude pendanta pentraĵo, apudesti al interparolo.

5.8.12. CIS signifas "sur ĉi tiu flanko” (la malo estas TRANS): La bieno sterniĝis cis la rivero

ĝis la ŝoseo. Restu cis tiu linio! Cisalpa, cisdanuba.

5.8.13. ĈIRKAŬ - a) sen la akuzativo ĝi signifas "en la ĉirkaŭaĵo": La ĝardeno situas ĉirkaŭ la

domo. Ili kuris ĉirkaŭ la domo. - b) kun la akuzativo ĝi signifas "al la ĉirkaŭaĵo de": Ili alkuris

ĉirkaŭ la domon (= al la ĉirkaŭaĵo de la domo). Ŝi ĵetis la manojn ĉirkaŭ lian kolon. Ŝi metis la

jupon ĉirkaŭ siajn koksojn. - c) antaŭ temp-adjekto aŭ numeralo ĝi signifas "proksimume":

ĉirkaŭ la vespero, ĉirkaŭ la tempo de tagmanĝo, ĉirkaŭ la mezo de nia jarcento, ĉirkaŭ dudek homoj;

- Post la prepozicioj ne devas esti la vera (nedirekta) akuzativo, sed ĈIRKAŬ rilatas al la

numeralo, ne al la substantivo (donu kronojn ĉirkaŭ dek), tial eblas uzi aŭ ne uzi la

akuzativon laŭ persona gusto: La ĉemizo kostis ĉirkaŭ ducent kronoj(n). Donu al mi ĉirkaŭ du

kilogramoj(n) da terpomoj. Ili mortigis ĉirkaŭ dek mil viroj(n). - Sed: Oni donis al mi pomojn

ĉirkaŭ cent pecoj (ne pecojn!). - Derivaĵoj: ĉirkaŭa arbaro, lupoj ĉirkaŭis cervon, ĉirkaŭaĵo de la

urbo, ĉirkaŭigi la kolon per puntoj.

5.8.14. ĈE signifas a) tre proksime en la spaco: sidi ĉe la tablo, ĉe la komenco de la vojo, kapti

iun ĉe la brako, restu tajloro ĉe sia laboro. - b) parolante pri la homoj, ĈE signifas "sur la korpo,

en la korpo, sub ies instruo, en ies domo, en iu ŝtato, en ies verko, en institucio": Ĉe iu

elfalis haroj. Seriozeco anstataŭis ĉe ŝi gajecon. Mi lernis ĉe tajloro. Mi loĝas ĉe mia frato. Ĉe

58

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!