Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

knabino. - Derivaĵoj: la pleja denso, la malpleja denso.

h) PLI estas uzata 1) por la komparativo: Ŝi estas pli bela ol mi. Li rapidas pli haste ol mi. Ni

estas malpli lertaj ol ili. Ili komprenis tion malpli bone ol vi; 2) memstare anstataŭ PLI MULTE:

Vi estimus lin pli, se vi konus lin pli. Vi timus malpli, se vi scius pli. 3) PLI . . . OL ĉe unu

subjekto signifas "pli precize dirite": Li estas pli malgranda ol granda (Pli precize dirite li

estas malgranda, ne granda). - Derivaĵoj: unu plia murdo, unu murdo plie. Plie, li dirus, ke . . .

(= Krome, li dirus, ke . . .)

i) PLU signifas 1) daŭrigon: Iru plu, ŝi legis plu, li iris kelkajn paŝojn plu. 2) NE PLU signifas

ĉesigon de daŭra ago aŭ stato: Mi ne legas plu la libron. Li ne vivas plu. La uzo de JAM NE en

tiu senco estas emfaza: Li jam ne vivas = Li jam ne vivas plu. Mi jam ne legas la libron. =Mi jam

ne legas la libron plu. Plej ofte ne estas kialo por tia emfazo, tial JAM NE estas sentata kiel

superflua, kiel ĉeĥismo. Oni simple preferas la uzon de NE PLU. Alia afero estas, se la

atendata okazontaĵo ankoraŭ ne okazis. Komparu: Li jam ne venos, hodiaŭ. Li ne plu venos,

neniam. - Derivaĵoj: Iru plue (= Iru plu, sed pli emfaze), iru pluen (ankoraŭ pli emfazita

formo, sed nelogika, ĉar PLU ne estas loko, al kiu oni povus direktiĝi). Plua parolo

(daŭrigita). - Komparu: Parolu plu (daŭrigu). Parolu ankoraŭ (aldonu ion). La afero plu

klariĝos (la klarigado estos daŭrigita). La afero pli klariĝos (la afero estos pli klara).

j) NE havas du funkciojn - 1) nege respondas tutan demandon: Ĉu vi venos? Ne! 2) negas

kiel nereala la vorton, antaŭ kiu ĝi staras: Ne mi vidis la patron. Mi ne vidis la patron. Mi vidis

ne la patron. Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. Li devas ne fari tion (ĉikaze oni

preferas nelogikaĵon: Li ne devas fari tion). - En la Esperanta frazo povas esti nur unu

negacio: Mi neniam ion diros al iu = Mi ne diros iam al iu ion = Al neniu mi iam diros ion = Mi

nenion iam diros al iu. - Per du negacioj la frazo refariĝas pozitiva: Li ne povas ne fari tion = Li

devas fari tion. - Alia negacio povas esti esprimata per MAL- aŭ SEN-. Li petis ne sen timo. Ĝi

ne kostis malmulte. - Sole en la kunordita rilato du negacioj ne detruas unu la alian: Neniam

kaj nenie mi vidis ion similan. - Necesas atenti, ĉu NE negas nur vorton aŭ la tutan frazon:

Tiu libro estas certe malbona. Ne legu ĝin./Ne, legu ĝin. - Pli bone estas: Ne, trankvile legu ĝin.

k) TRE povas esti anstataŭigita per EGE aŭ TERURE: Li estas tre alta. Ŝi estas ege stulta. Tio

terure doloras.

5.7.4. Derivitaj adverboj.

a) La adverbojn oni povas derivi per la finaĵo -e preskaŭ el ĉiuj vortspecoj: substantivoj

(matene, nokte, dimanĉe, home, patre, patrine), adjektivoj (dekstre, bone, facile), numeraloj (due,

duoble, duone, duope), verboj (parole, skribe, skribante, sekve, salte), adverboj (tiele, fore, plie),

prepozicioj (antaŭe, apude, kune, poste, sube) kaj interjekcioj (fie, vee). Kelkaj adverboj estas

laŭ origino primitivaj, tamen Zamenhof donis al ili pro praktikaj motivoj finaĵon, do laŭ

formo ili apartenas al la derivitaj (ofte, parkere, supre, nepre, spite),

b) La adverboj estas kreeblaj ankaŭ el vortgrupoj: en bona stato - bonstate; ĉiun semajnon -

ĉiusemajne; tra la fenestro - trafenestre.

56