Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

3) pli forta MALGRAŬ: EĈ kun lia helpo mi ne sukcesis; 4) EĈ NE signifas ABSOLUTE

NENIA: Eĉ ne unu vorton plu! Mi ne diros eĉ unu vorton. Li havas nenion, eĉ ne pecon da pano;

5) post negacia frazo ĝi signifas MALE, KONTRAŬE: Li ne estas geniulo. Eĉ, oni povas nomi

lin idioto. - Li ne estas antialkoholulo. Eĉ! (li drinkegas). Ĉu vi ne venos? Eĉ! (mi venos).

c) JAM signifas 1) ke daŭra ago aŭ stato jam komenciĝis: La libro estas jam preta. Li jam

laboras; 2) ke momenta ago jam finiĝis: Li jam foriris; 3) JAM NE signifas. ke daŭra ago jam

finiĝis: Li jam ne vivas; 4) JAM NE signifas ankaŭ, ke atendata ago ne okazis kaj ne okazos:

Li jam ne venos. Ni atendis lin ankaŭ dimanĉe, sed li jam ne venis (ĉi tiu signifo ekzistas sole en

la preterito kaj futuro; 5) NE JAM estas uzata en la senco de ANKORAŬ NE, sed tia uzo ne

estas rekomendinda: Li ne jam faris tion = Li ankoraŭ ne faris tion; 6) antaŭ temp- aŭ lokadjekto

JAM signifas NE PLI MALFRUE, NE PLI MALPROKSIME: jam en la unua klaso;

jam je la tria horo; jam morgaŭ; mi loĝas jam je la dua etaĝo, dum li nur je la sepa; jam en la unua

vilaĝo.

d) JEN signifas proksimume RIGARDU!: Jen kion mi proponas! Jen kial li venis. Jen kiel mi

faros la taskon. Jen kia li estas. Jen prenu. Jen tiu sinjoro vin serĉis. - Ofte estas uzataj derivaĵoj

de la adverbo: Mi donos al vi jenan konsilon: . . . Tiam li respondis al mi jene: . . . Faru jenon: . . .

e) ĴUS signifas ANTAŬ MOMENTO: Li ĵus foriris. Li foriris ĵus, kiam mi alvenis (momenton

antaŭ mia alveno). Li foriros ĵus, kiam mi alvenos. Li alvenis ĵus, kiam mi foriris (li alvenis

momenton antaŭ mia foriro). Li alvenis, kiam mi ĵus foriris (li alvenis momen- ton post mia

foriro). - Ne eblas la prezenco. Se temas pri la samtempeco, necesas ĜUSTE: Li ĝuste foriras

(ne: Li ĵus foriras). Li foriris ĝuste, kiam mi alvenis (mi estis alvenanta kaj li foriranta). - Aliaj

aplikoj: ĵus diritaj vortoj; ĵusnaskito; lia ĵusa forveturo surprizis min.

f) NUR signifas 1) ke io estas unika, izola: Nur du homoj venis (neniu plu). Nur mi promenis

tie (neniu alia). Mi nur promenis tie (farante nenion alian). Mi promenis nur tie (nenie

aliloke). Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. Li forveturis malsaĝa kaj revenis nur pli aĝa.

(NUR ĉiam staras antaŭ la vorto, al kiu ĝi apartenas). 2) ke io estas malrespektinda, ne

grava: Li estas nur stulta knabo! Ĝi estas nur imitaĵo. Tio estas nur ŝerco. Li estas nur dekjara. Li

estas nur simpla homo. - Kelkfoje eblas ambaŭ klarigoj samtempe: La domo estas nur el ligno

(1. neniu alia materialo estis uzita; 2. ĝi ne estas bona domo, ĉar ĝi ne estas el brikoj, sed

nur el ligno). La unuan signifon eblas precizigi per SOLE: La domo estas sole el ligno; 3)

antaŭ temp- kaj lok-adjektoj NUR signifas NE PLI BALDAŬ, NE PLI PROKSIME: Mi

revenos nur je la oka horo. Laŭdu tagon nur vespere. Ni priparolos la aferon nur hejme. La lifto ne

funkcias kaj mi loĝas nur je la oka etaĝo! Denove eblas precizigo per SOLE: Mi venos sole

dimanĉe (ne alian tagon). Mi venos nur dimanĉe (ne pli baldaŭ). - Derivaĵoj: Tie estas nuraj

esperantistoj (eĉ ne unu neesperantisto). Li faris tion pro nura kaprico. Tie estas nura eraro. Tie

kolektiĝas nuraj friponoj. La nura bleko de leono timigis ĉiujn bestojn. Lia ununura infano.

g) PLEJ signifas 1) antaŭ adjektivo aŭ adverbo la superlativon: la plej bela, plej rapide; plej

multe; 2) memstare anstataŭ PLEJ MULTE: Mi plej amas Peĉjon. Mi pleje amas Peĉjon

(emfazita formo). - Uzata estas ankaŭ la malo: Mi malplej(e) amas Joĉjon. La malplej bela

55