24.10.2012 Views

Gramatiko de Esperanto

Gramatiko de Esperanto

Gramatiko de Esperanto

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

stulta! Kiel stulta li estas! Kiom stulta li estas!). Ili povas servi por distingi emfazon disde la

komparado (Li estas tiom stulta kiel bovo).

h) El kelkaj tabel-adverboj eblas krei substantivojn kaj adjektivojn (kialo, iometo, tiea, ĉitiea,

tiama, iama, kioma, iom-post-ioma, tiela = pli forta ol "tia”).

i) De tempo al tempo oni uzas ankaŭ "aliam” (alitempe), "aliom" (alia kvanto), "aliel” (alie,

alimaniere), "kelkiom” (pli akcenta nedifineco ol ĉe iom). Ĉi tiuj formoj ne estas

rekomendindaj. Krome oni devus atenti la dusencecon de "alie” (1. alimaniere, 2. aliloke).

j) Kelkaj tabel-adverboj formas duopojn (iom post iom, tien kaj reen, tie kaj tie, tie kaj tie ĉi,

tiam kaj tiam).

5.7.2. Aŭ-adverboj.

a) Al pluraj adverboj Zamenhof donis la finaĵon -aŭ. Tempaj: ankoraŭ, baldaŭ, hieraŭ, hodiaŭ,

morgaŭ. Manieraj: adiaŭ, almenaŭ, ankaŭ, apenaŭ, kvazaŭ, preskaŭ.

b) KVAZAŬ kaj APENAŬ povas servi ankaŭ kiel subjunkcioj (Apenaŭ li finis la laboron, li

sentis sin tiel laca, kvazaŭ li estus mortanta).

c) Komparaciebla estas sole BALDAŬ (Mi venos baldaŭ, marde. Ne, venu pli baldaŭ. Venu kiel

eble plej baldaŭ).

d) El la aŭ-adverboj oni povas derivi (baldaŭa, hieraŭa, morgaŭo, adiaŭi, preskaŭa ktp.).

e) ANKORAŬ montras: 1) daŭron, nefiniĝon de la ago aŭ stato (la lampo ankoraŭ brulis); 2)

denove, plie (li diris ankoraŭ kelkajn vortojn; diru tion ankoraŭ unufoje); 3) malpli akcentan EĈ

(la infano estis ankoraŭ pli pala); 4) ANKORAŬ NE signifas, ke io ĝis nun ne okazis (mi

ankoraŭ ne konas lin; ankoraŭ neniam mi vidis lin). Neniam diru NE ANKORAŬ, sed ĉiam

ANKORAŬ NE.

f) ANKAŬ staras ĉiam antaŭ la vorto, kiun ĝi akcentas: Ankaŭ mi promenis en la parko (Kiu

alia promenis en la parko?). Mi ankaŭ promenis en la parko (Kion alian mi faris krom la

promenado?) Mi promenis ankaŭ en la parko (Kie aliloke mi promenis krom en la parko?) -

En la fino de la frazo ĝi staras tiam, kiam ĝi apartenas al la demandvorto: Kiu ŝin konas

ankaŭ? (ne: Ankaŭ kiu ŝin konas?)

5.7.3. Unusilabaj (nesimetriaj) adverboj.

a) Multaj adverboj ne ricevis la finaĵon -aŭ kaj restis unusilabaj. Lokaj: ĉi, for. Tempaj: jam,

ĵus, nun, plu, tuj. Manieraj: ajn, ĉu, eĉ, ja, jen, ĵes, mem, ne, tre. Kvantaj: ju - des, pli, plej, tro.

Eblas aldoni memstariĝintajn prefiksojn: ek, dis, re, retro.

b) EĈ signifas 1) pli forta ANKAŬ: ne nur - sed eĉ; li donis al li ne nur konsilon, eĉ monon; eĉ

sur la suno troviĝas makuloj. - Tamen distingu: Mi alportis donacon ankaŭ por vi (mi ne

forgesis vin). Mi alportis donacon eĉ por vi (kvankam vi ne meritas ĝin); 2) pli forta

ANKORAŬ: Ĉi tiu ĉambro estas eĉ pli granda; mi sentas min eĉ pli malbone ol antaŭ la kuracado;

54

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!