Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

posttempecon. Sekve la terminologio mem diras nenion, kiel kompreni la signifon de la

terminoj tempo estanta, tempo estinta. Kiam ni esploras, kiel la Fundamento tradukis la kvar

tiklajn participojn (faranta, farinta, farata, farita) en la kvin lingvojn (franca, angla, germana,

rusa, pola), sole la rusa ilin vere tradukas per kvar rusaj participoj (delajuŝĉij, sdelavŝij,

delajemij, sdelannij), dum en la ceteraj lingvoj aperas frazoj kun proksimuma klarigo.

Zamenhof montris, ke al la participoj en Esperanto estas plej proksime la participoj en lia

denaska lingvo.

La tempistoj rimarkis, ke pluraj ekzemploj en Ekzercaro malakordas kun ilia koncepto, tial

ili asertas, ke Ekzercaro ne estas propra parto de la Fundamento, nur ĝia nedeviga komento,

kaj sekve eblas ĝin korekti, dum la aspektistoj tiajn korektojn rifuzas kaj opinias male

Ekzercaron la plej grava parto de la Fundamento.

La praktiko montris, ke ankaŭ la tempistoj kutime komprenas la esprimon konstruita domo

kiel domon komplete finitan, ne ĉesigitan meze de konstruado, do ankaŭ ili atribuas al la

formo rezulton. La diferencoj en kompreno ne koncernas la rezulton mem, sed la

momenton, kiam la rezulto okazis. La solvo verŝajne venos mem, kiam ambaŭ partioj

klopodos sin kompreni, ne superforti unu la alian.

5.7. Adverbo.

La adverbo esprimas lokon (tie), tempon (nun), manieron (tiel), gradon (tre) aŭ mezuron

(iom). La adverbojn oni povas dividi en du klasojn: primitivaj kaj derivitaj. La primitivajn

oni povas plue dividi en tri subklasojn: tabelaj, aŭ-adverboj kaj unusilabaj.

5.7.1. Tabel-adverboj.

a) Al la tabel-adverboj apartenas la nedifinaj (ie, iam, ial, iel, iom), la montraj (tie, tiam, tial,

tiel, tiom), la demandaj-rilataj (kie, kiam, kial, kiel, kiom), la kolektivaj (ĉie, ĉiam, ĉial, ĉiel, ĉiom)

kaj la negativaj (nenie, neniam, nenial, neniel, neniom).

b) La adverboj "ial, ĉial, nenial, ĉiel, ĉiom, neniom” preskaŭ ne estas uzataj. "Ĉiom, neniom”

signifantaj "la tuta kvanto, tute nenia kvanto” estas pli emfazaj ol "ĉio, nenio".

c) Al la lok-adverboj oni povas almeti la direktan -N (ien, tien, kien, ĉien, nenien).

d) Ĉe "tie, tien” oni povas uzi "ĉi” (ĉi tie, ĉi tien, tie ĉi, tien ĉi). Zamenhof foje uzis "ĉi” en

senco de "ĉi tie” (Ĉi ludas infanoj. Legu ĉi en la ĉambro.) Nuntempe oni ne uzas tiun manieron

(Ĉi tie ludas infanoj. Legu tie ĉi en la ĉambro.)

e) Ĉe la adverboj nedifinaj, demandaj kaj kolektivaj oni povas uzi "ajn” (ie ajn, kie ajn, ĉie

ajn, iam ajn, kiam ajn, ĉiam ajn, iel ajn, kiel ajn, ĉiel ajn).

f) Post la kvant-adverboj oni uzas DA (iom da pano, iom da floroj, kiom da homoj, tiom da

geknaboj). Sed: tiom belaj knabinoj, tiom multaj geknaboj. Komparu la diferencon: tiom sagacaj

knaboj - tiom da sagacaj knaboj.

g) KIOM-TIOM antaŭ adjektivo estas pli fortaj ol KIEL-TIEL (Li estas tiel stulta! Li estas tiom

53