You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

Sur la strato kuris viro; liaj gamboj estis forŝiritaj de bombo - ĉu sur la strato kuris sengamba

viro aŭ ĉu li unue kuris kaj nur poste la bombo forŝiris liajn gambojn? Sur la strato kuris

viro; liaj gamboj estis forŝirataj de bombo - ĉu viro kun forŝirataj gamboj povas ankoraŭ kuri?

Ĉu forŝirado okazis post la kurado? Ĉu la forŝirado estis nur komencita, sed ne finita? Sur

la strato kuris viro; liaj gamboj estis forŝirotaj de bombo - ĉu forŝirota signifas, ke lin minacis

danĝero de forŝiro aŭ ĉu ĝi efektive plenumiĝis?

konstruita domo - ĉu domo finita ĝis kompleteco, do ni priskribas ĝian aspekton, aŭ nur ne

plu konstruata domo, do ni parolas nur pri la pasinta tempo de la ago (konstruado), sciante

nenion pri la nuna aspekto de domo, nenion pri ĝia kompleteco aŭ nekompleteco? Do: ĉu

la participoj havas nete tempan karakteron, aŭ esprimas tempon kaj aspekton?

En 1960 estis la domo konstruota - La domo estis konstruota en 1960. Laŭ teorio de emfazo estas

ambaŭ frazoj sinonimaj, nur en la unua estas emfazita la participo (konstruota), en la dua la

dato (en 1960). Laŭ teorio de priparolata tempo la unuan frazon ni diras el vidpunkto de

homoj en 1960, kiuj tiam preparis la konstruadon, sekve la konstruado mem komenciĝis

post 1960 (ekz. en 1961, 1965 ktp.), dum la duan frazon ni diras el vidpunkto de homoj ekz.

en la jaro 1955, kiuj tiam planis, ke ili konstruos la domon en 1960.

Morgaŭ la letero estos forsendita - La letero estos forsendita morgaŭ. Laŭ la teorio de emfazo

denove estas ambaŭ frazoj sinomimaj, akcentante foje participon, foje daton, sed en ambaŭ

kazoj oni forsendos la leteron morgaŭ. Laŭ la teorio de priparolata tempo la unua frazo

estas formulita el vidpunkto de morgaŭo, kiam la letero estos jam forsendita (do oni devas

ĝin forsendi ankoraŭ hodiaŭ!), dum la alia frazo estas formulita el vidpunkto de la

hodiaŭo kiel plano por morgaŭ, sekve la uzo de -os -ita estas logika sensencaĵo kaj necesas

ĝin ŝanĝi al -as -ota por ricevi sencohavan frazon: La letero estas forsendota morgaŭ.

c) Jen vi legis kelkajn tipajn ekzemplojn, pri kiuj polemikas tempistoj kaj aspektistoj. Ĉar

plej ofte temis pri demando, ĉu uzi it-formon aŭ at-formon, oni nomas la polemikon ankaŭ

ata/ita-problemo. Ĉiu komprenas la menciitajn formojn aŭtomate laŭ kutimo de sia

gepatra lingvo, sed tiuj kutimoj en ĉiu lingvo diferencas. Montriĝis, ke ofte eĉ du tempistoj

aŭ du aspektistoj ne akordiĝas en kompreno de la sama verba formo, ĉar ambaŭ konceptoj

havas plurajn subvariantojn. En dialogo nek parolanto nek aŭskultanto havas tempon

science esplori konkretan priskribatan situacion kaj ambaŭ subkonscie uzas

alkutimiĝintajn aŭtomatigojn. Necesas do scii, ke la verbaj formoj estas plursencaj, ke ili

havas pli multajn signifojn, ol kiel ilin komprenas nia nacia lingvo, kaj ke nur el la

ĉirkaŭteksto ni povas kompreni, kiun el la eblaj signifoj la parolanto celis - se tia detalo

havas por ni ian gravecon.

d) La tempistoj vidas pruvon, ke Esperantaj participoj havas "nete tempan” karakteron en

terminologio de la Fundamento, kie oni parolas pri participoj de tempo estanta kaj de tempo

estinta, sed pri neniaj aspektoj, rezultoj, daŭroj aŭ intencoj. La aspektistoj oponas, ke la

terminologio estas tute sama en ĉiuj aspektismaj lingvoj (ekz. slavaj, kiujn parolis

Zamenhof) kaj ke la Fundamento ankaŭ ne mencias antaŭtempecon, samtempecon kaj

52