24.10.2012 Views

Gramatiko de Esperanto

Gramatiko de Esperanto

Gramatiko de Esperanto

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

(esprimas tempojn kaj aspektojn samtempe) aŭ nete tempan karakteron (esprimas nur

tempojn kaj neniajn aspektojn). Okazis eĉ simpozioj pri la problemo kaj estis verkitaj tutaj

libroj de ambaŭ flankoj. Kvankam la Akademio aprobis la "aspektismon”, la "tempistoj” ne

ĉesas batali plu, eĉ interne de la Akademio. Ĉiu homo kutimiĝis en sia gepatra lingvo al

certaj pensmanieroj kaj aŭtomate utiligas ilin ankaŭ en Esperanto, eĉ ne rimarkante, ke

alinacia samideano povas kompreni la uzitan formon diference, ol la aŭtoro celis. Al ĉiu

ŝajnas, ke nur lia sistemo estas logika, natura, sanmensa kaj sekve sole taŭga por lingvo

internacia. En la literaturo ni senĉese povas renkonti formojn de ambaŭ skoloj, iam kiel

intencan provokon, sed plej ofte kiel tute subkonscian aplikon de la nacilingvaj kutimoj.

Tial estas bone koni la problemon, ne por riproĉi la parolanton, sed por lin kompreni.

b) La verbaj formoj ne estas absolute precizaj. Precizigas ilin la situacio, ĉirkaŭteksto aŭ la

nacilingvaj kutimoj, ofte la precizeco simple ne gravas. Jen kelkaj ekzemploj:

Hieraŭ li skribis leteron - ĉu li skribis la tutan leteron, kiu sekve estas jam finita kaj fermita,

aŭ ĉu li nur dediĉis certan tempon al skribado, sed la letero estas ankoraŭ ne finita kaj ne

fermita? Morgaŭ li skribos leteron - ĉu tutan aŭ nur parton?

Pasintjare mi konstruis domon - ĉu la domo estas finita aŭ ne? Ĉu mi laboris kiel aŭtoro de la

domo aŭ nur kiel unu el dungitaj laboristoj?

Matene mi kaptis fiŝojn - ĉu mi nur klopodis ilin kapti aŭ ĉu mi efektive sukcesis? Kaptota

fiŝo - ĉu fiŝo, kiun oni provos kapti aŭ kiun oni efektive kaptos? Se antaŭhieraŭ policanoj

preparis sin por hieraŭ ĉasi krimulon, sed ni hodiaŭ scias, ke ili ne sukcesis, ĉu ni rajtas

diri, ke antaŭhieraŭ la krimulo estis ĉasota/kaptota?

Morgaŭ ni manĝos laktokremon, kiun oni batos kelkajn minutojn antaŭ la surtabligo. Ĉu

ni hodiaŭ skribu Morgaŭ ni manĝos batotan kremon aŭ batitan kremon? Ĉu la batadon rilatigi

al la hodiaŭo, kiam ni parolas kaj kiam la batado ankoraŭ ne okazis, aŭ al la morgaŭa

surtabligo de la kremo, kiu okazos post la batado? Nun la kremo estas batota, sed en la

momento de surtabligo ĝi estos jam batita. Ĉu la frazo Morgaŭ ni manĝos batotan kremon

signifu, ke la kelnero alportos kremon nebatitan, kiun la gastoj mem devos bati?

La vendejo estis malfermita je la oka matene - ĉu oni malfermis ĝin precize je la oka (ŝanĝo de

stato) aŭ pli frue, do alveninto trovis ĝin je la oka jam malfermita (konstato de stato)? La

vendejo estis malfermata je la oka matene - ĉu tio signifu, ke je la oka akurate okazis la celata

ago, ŝanĝo de la stato, do malfermo, aŭ ĝi signifu, ke oni nur komencis malfermi, sed ne

finis, do malfermata, sed fine ne malfermita? Aŭ ĉu ni montru la stat-ŝanĝon prefere per

alia helpa verbo (La vendejo iĝis malfermita je la oka matene)?

La knabo estis naskita la duan de majo - ĉu li naskiĝis la unuan de majo, ĉar la duan li estis

jam naskita, aŭ ĉu li naskiĝis iam dum la dua de majo kaj simple estis naskita antaŭ ol la

tago finiĝis? Ĉu la naskiteco rilatu la komenciĝon aŭ la finiĝon de la priparolata tago? La

knabo estis naskata la duan de majo - ĉu la naskado okazis en tiu tago aŭ daŭris la tutan tagon

aŭ eble eĉ ne sukcesis? Ĉu ni precizigu denove: La knabo iĝis naskita la duan de majo - ?

51

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!