24.10.2012 Views

Gramatiko de Esperanto

Gramatiko de Esperanto

Gramatiko de Esperanto

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

ĉevalojn, manĝatigi ĉevalojn). Tiujn formojn oni uzas nur escepte, ekzemple por montri la

futuran tempon (okazontigi la aferon, devontigi sin pagi grandan sumon).

Ĉe la sinteza formo estas uzataj jenaj rimedoj por distingi la ordonanton de la plenumanto

de la ago: Paŭlo konstruigis domon PER Petro - La domo konstruita de Petro estis konstruigita

DE Paŭlo - La domo estis konstruigita DE Paŭlo PER Petro (Paŭlo ordonis, Petro plenumis). Ili

lernigis SIAN langon paroli. Li atentigis ŝiN. Mi sentigos AL vi mian vipon. Li havigis AL si la

libron PER agento. Li konstruigis AL sia amatino belan domon PER fama arkitekto. Ŝi kombigis

AL si la harojn PER servistino KUN ora kombilo (= la servistino havis oran kombilon; ke ŝi

uzis ĝin, necesas diveni el la teksto).

Ĉe la analiza formo post IGI sekvas la subjekto de la kaŭzata ago, en la akuzativo, poste

sekvas verbo en la infinitivo kaj fine ĝia objekto: Li igis lin legi la libron. Li igis ĉevalon manĝi

fojnon. Li igis (onin) tajlori veston.

Ĉe la analiza formo la kaŭzata ago estas aktiva. Komparu: konstruigi domon per arkitekto (=

igi domon konstruita per arkitekto) - igi arkitekton konstrui domon (= igi arkitekton

konstruanta domon).

La analizan formon oni uzas ankaŭ tiam, kiam la kaŭzata ago jam estas esprimata per

derivaĵo kun la sufikso -IGI: Li igis (onin) purigi la veston. Li igis pintigi la krajonon.

Rimarku, kiel grava estas la vortordo: Ili igis la soldatojn mortigi (= ke la soldatoj mortigu

iun). Ili igis mortigi la soldatojn (= ke la soldatoj estu mortigitaj de iu). La analiza formo ne

estas uzata ĉe la netransitivaj verboj: starigi tablon (ne: igi tablon stari). Tre similan signifon

kiel la memstara IGI havas LASI, sed estas inter ili diferencoj: IGI montras volon, deziron,

ordonon, dum LASI signifas "ne malhelpi": ŝi lasis lin foriri (ŝi ne malhelpis, ke li foriru), ŝi

igis lin foriri (ŝi sendis lin for).

d) La medialo estas sistemo, en kiu la subjekto faras la agon pri si mem, estas subjekto kaj

objekto samtempe. La medialo estas esprimata per -IĜI kaj estas parenca al la aktivo kun la

refleksivo (ĵetiĝi - ĵeti sin). La diferenco estas, ke la refleksivo esprimas agon faratan vole,

konscie, dum la medialo esprimas agon faratan sen decido de konscia volo (la knabo rulas

sin sur la tapiŝo - la ŝtono ruliĝas). Tamen sufiĉe ofte la praktiko preskaŭ ne atentas la

diferencon (tie sin trovas - troviĝas multaj domoj; li sidigis sin - sidiĝis sur la seĝon).

Oni ne devas konfuzi la medialon kun la pasivo: la ŝtono ruliĝas (per si mem) - la ŝtono estas

rulata (de iu), li laŭdas sin - li estas laŭdata de iu (sed ne: li laŭdiĝas), la letero estas skribata (ne:

la letero skribiĝas), la bildo estas pentrata (ne: la bildo pentriĝas). Tamen eblas: la libro facile

legiĝas (la legado estas amuza kaj senpena), antaŭ liaj okuloj malrapide pentriĝis la bildo de la

pejzaĝo (ne temas pri artverko, sed pri la vidaĵo el la fenestro de vagonaro).

5.6.4 La aspektismo kaj tempismo (ATA/ITA-problemo).

a) En Esperantujo oni jam plurajn jardekojn furioze diskutas (kaj disputas), ĉu la participoj

havas tempan-aspektan karakteron

50

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!