You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

subjekto. Oni devas tre atenti la transitivecon de la verboj. El la transitivaj verboj oni kreas

la netransitivajn per -IĜI (fermi la pordon - la pordo fermiĝis), el la netransitivaj la transitivajn

per -IGI (morti - mortigi iun), sed ankaŭ per -UMI (pendi - pendumi iun) kaj per PRI- (la

lampo lumas en la ĉambro - prilumi la ĉambron). Tamen ne ĉiu derivaĵo per -UMI estas

transitiva (serpentumi). Ekzistas pluraj verboj uzataj kaj transitive kaj netransitive (fumi

cigaredon - la cigaredo fumas), kelkaj transitivaj verboj povas esti uzitaj sen objekto, absolute,

kvazaŭ ili estus netransitivaj (mi vidas kaj aŭdas bone = mi ne estas blinda nek surda; la

infanoj ludas = la infanoj amuziĝas). Nemultaj netransitivaj verboj povas havi rektan

objekton formitan el la sama aŭ sinonima radiko (dormi profundan dormon, vivi mizeran

vivon, lukti malesperan lukton, ĵuri honestas ĵuron, iri longan vojon, plori krokodilajn larmojn

ktp.). Tiu maniero estas nomata etimologia figuro. Ĉar la finaĵo -n indikas ankaŭ direkton,

tempon kaj mezurojn, ĝi povas aperi ankaŭ post netransitivaj verboj (iri Pragon, dormi

tutan nokton, kuŝi du horojn, alti preskaŭ du metrojn ktp.). De tempo al tempo aperas provoj,

plej ofte en la poezio, uzi anstataŭ nerekta objekto (koleri kontraŭ la patro, sidi sur seĝo, pensi

pri ekskurso) objekton rektan (koleri la patron, sidi seĝon, pensi ekskurson), sed tia uzo ne estas

rekomendinda.

b) La pasivo estas sistemo, en kiu la ago estas suferata de la subjekto kaj plenumata de iu

alia. La pasivo akcentas la agon pli forte ol la aktivo (ŝi estis vestata de la servistino - la

servistino vestis ŝin; oni fermis la pordon - la pordo estis fermata). Ĝenerale eblas diri, ke la

pasivaj participoj estas kreeblaj sole el la transitivaj verboj (amata virino, sed ne mortata

virino). Tamen, kiel jam estis montrite ĉe la aktivo, ekzistas situacioj, kiam eĉ netransitiva

verbo povas esti sekvata de la akuzativo. Tiam la netransitiva verbo povas havi la pasivon

(la dormo estis profunde dormata, mizere vivata vivo, longe irota vojo, sidata seĝo, kolerata patro),

kun prefikso por montri rezulton (alvenita celo, tradormita nokto, trakuŝita tempo). Ĉar la

sufiksoj de la pasivo jam enhavas informon pri la transitiveco, ne estas necese (laŭ la

principo de neceso kaj sufiĉo) kombini ilin kun la sufikso -IGI, sed sole ĉe la substantivaj

vortradikoj (kavo - kavigi trunkon - kavigita aŭ kavita trunko; lumo - lumigi fenestron - lumigita

aŭ lumita fenestro; - sed: morti - mortigi hundon - mortigita hundo). En la nepersona maniero

de esprimado la pasivo ofte respondas al ONI aŭ -IĜI (la artikolo estas uzata - oni uzas la

artikolon - la artikolo uziĝas), sed ne ĉiam (la ŝtono estas rulata = iu rulas ĝin; la ŝtono ruliĝas -

de si mem)

c) La faktitivo estas sistemo, en kiu la ago estas trudata de la subjekto al iu, kiu ĝin

plenumas aŭ suferas. La faktitivo estas esprimata per IGI, kiu povas esti aŭ memstara

(analiza formo) aŭ kiel sufikso (sinteza formo).

Ĉe la netransitivaj verboj la kaŭzanta ago povas esti nur aktiva (dormigi = igi dormanta),

dum ĉe la transitivaj ĝi povas esti aŭ aktiva (manĝigi ĉevalojn per fojno = igi ĉevalojn

manĝantaj fojnon) aŭ pasiva (manĝigi ĉevalojn al tigroj = igi ĉevalojn manĝataj de tigroj). Plej

ofte ĝi estas pasiva (vidigi = igi vidata; konstruigi = igi konstruita; fermigi = igi fermita).

Se oni volas distingi la du diferencojn, oni povas uzi participan elementon (manĝantigi

49