Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

balaita (rezulto okazinta antaŭ la alveno). Sed ne ĉiam estas tiel: La kamiono alveturis kaj la

ŝranko estis surmetita - la surmeto okazis post la alveturo, tamen estas uzita la preterita

participo, ĉar oni volis montri la rezulton (surmetita), ne la daŭron (surmetata) nek la

intencon (surmetota). Ĉi tiu ekzemplo pruvas, ke la ideo pri la rezulto, daŭro kaj intenco

estas pli grava ol la ideo pri la samtempeco, posttempeco kaj antaŭtempeco. Simile estas

ankaŭ en la aktivo: La kamiono alveturis kaj ili estis surmetintaj la ŝrankon.

d) En la aktiva voĉo la kompleksaj tempoj estas uzataj nur escepte. Oni preferas uzi

simplajn formojn kun precizigaj aŭ aliaj vortoj: Mi manĝis TIAM, kiam vi vokis min (= mi

estis manĝanta). Kiam mi venis, li ANGONIIS (= li estis mortanta). Mi JAM finis, kiam sonis

la kvina (= mi estis fininta). Li JAM falis, kiam mi alkuris (= li estis falinta). Kiam oni ALportis

bieron, li verŝis al si (= oni estis portanta). Li ĴUS venis (= li estas veninta). Mi JAM rakontis,

kiam vi venis (= estis rakontanta). Mi JAM ANTAŬE rakontis, kiam vi venis = POST KIAM mi

rakontis. vi venis = ANTAŬ OL vi venis, mi rakontis = ANTAŬ via alveno mi rakontis = POST

mia rakontado vi venis (= mi estis rakontinta). Mi PROJEKTAS (VOLAS, INTENCAS) vojaĝi al

. . . (= mi estas vojaĝonta). Esperanto ANKORAŬ NE aperis (= estis aperonta). Ŝi HAVIS

ANKORAŬ multajn jarojn de vivo (= estis vivonta). La muro BALDAŬ disfalos (= estas

disfalonta) - La verboj de nura daŭro ne bezonas precizigan vorton: Mi konis lin, kiam li

estis infano (= mi estis konanta lin)

e) En la pasiva voĉo ne ekzistas simplaj formoj, tial ĉe la pasivo oni ĉiam devas decidi pri

du tempo-distingiloj: de la helpverbo kaj de la participo. La verboj de nura daŭro ne havas

la perfekton (ŝi estis amata, ne ŝi estis amita), dum la verboj de nura rezulto preskaŭ ne uzas

la imperfekton (la ŝlosilo estis ofte perdata), sed preferas la perfekton (la ŝlosilo estis perdita

hieraŭ). El la frazo "La ŝlosilo estis perdita, kiam vi vizitis nin” ne evidentas, ĉu la perdo okazis

antaŭ, dum aŭ post la vizito. Tial necesas precizigo: La ŝlosilo estis JAM perdita, kiam vi

vizitis nin. - La ŝlosilo estis perdita TIAM, kiam vi vizitis nin. - La ŝlosilo estis perdita, POST kiam

vi vizitis nin. La verboj de daŭro kun rezulto esprimas per la imperfekto daŭron (la letero

estis skribata) kaj per la perfekto rezulton (la letero estis skribita). La hibridaj verboj esprimas

per la perfekto sian rezultan signifon (la planko estis kovrita per tapiŝo), per la imperfekto

sian daŭran signifon (la planko estis kovrata de tapiŝo). Senviva objekto servas en la perfekto

kiel instrumento (per), en la imperfekto kiel aganto (de). Escepte ĝi povas esti aganto en

ambaŭ kazoj: tero kovrita kaj kovrata de neĝo (la neĝo falis mem).

f) Tre ofte la perfekto esprimas ne nur la rezulton, sed ankaŭ la staton, kiu estiĝis post la

finiĝo de la ago, kaj la predikto montras la staton antaŭ la ago. Tiuj formoj povus esti

nomataj stataj tempoj: Lia kapo sur la bildo estas iom klinita flanken (oblikva). Li estas ruinigita

(mizera). Mia mano estis ĉiam malfermita por suferantoj (preta doni). La pordo estas ŝlosita (ne

trairebla). Li estas bankrotinta (mizera). La domo estas falonta (kaduka). Aŭtune la kampo estos

plugota (preta por esti plugata). La vendejo estas rekonstruota (fermita).

5.6.3.11. La voĉoj:

a) La aktivo estas sistemo, en kiu la verbo esprimas agon aŭ staton plenumatan de la

48