Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

IV. La medialo:

H. 1. Sinteza formo: kaptiĝi

Rimarkigo: De tempo al tempo aperas provoj pri sintezaj formoj kaptanti, kaptinti, kaptonti,

kaptati, kaptiti, kaptoti (= esti kaptanta, kaptinta .... kaptota), sed ili ne estas rekomendindaj.

Ili impresas peze kaj neklare, kutime la leganto devas dismeti ilin en la animo en analizan

formon (ili manĝitis = ili estis manĝitaj) por kompreni ilian sencon.

5.6.3. Praktika uzo.

5.6.3.1. La infinitivo estas uzata:

a) Anstataŭ volitivo: ne fumi! ne paroli! Li venis por helpi. (Anstataŭ: ne fumu! ne parolu! Li

venis, por ke li helpu.)

b) En demandaj kaj hezitesprimaj frazoj: Kion fari? Ĉu esti aŭ ne esti? Tiel longe malsani! Mi

scias, kion diri.

c) Kiel objekta predikativo: Li sentis sin fali. Mi vidis ŝin paroli kun li.

d) Kiel substantivo: Labori estas devo kaj ĝojo (subjekto). Vi ŝatas legi. Li ordonis al ili silenti

(objekto). Kontroli ne signifas ne kredi (subjekto - predikativo). Preta morti. Estas tempo por

manĝi (suplemento). Mi venis helpi (adjekto).

Rimarko: La infinitivon kaj la substantivon oni ne povas interŝanĝi meĥane:

ĉiam diri la veron = la ĉiama dirado de la vero

scii la sekreton = la sciado de la sekreto

deziro venĝi = deziro de venĝo

preta venĝi = preta je venĝo

estas tempo por morti = estas tempo por morto

anstataŭ paroli = anstataŭ parolo

antaŭ ol veni = antaŭ la veno

5.6.3.2. La indikativo estas uzata:

a) Se temas pri ago reale okazanta, okazinta, okazonta: Mi dubas pri tio (mia dubo estas

reala). Mi alvenos morgaŭ. Mi aĉetis la libron.

b) Se temas pri nur ebla ago dependanta aŭ ne de kondiĉo: Mi iros teatron, se ne pluvos. Vi

devas al mi helpi. Li certe venos. Povas esti, ke vi eraras. Ĉu eblas, ke vi ne kredas al mi?

5.6.3.3. La prezenco estas uzata:

a) por esprimi tion, kio okazas en la momento de parolo: "Li pravas”, ŝi diris. Li kriis, ke li

estas malsata.

44