Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

kaj vivintaj aŭtoroj. Sed en la kompleksaj tempoj ne uzu ilin: li estis amata (ne: li estas amita),

li estis konata (ne: li estas konita), li estis vivanta (ne: li estis vivinta).

b) la verboj de rezulto sen daŭro (nura rezulto): perdi, forgesi, atingi. Ĉi tiuj verboj montras

agon kun tre mallonga daŭro, preskaŭ kun nenia, tial oni ricevas tuj la rezulton. Tre ofte

oni rimarkas la agon nur post la konstato de la rezulto (la ŝlosilo mankas, do ĝi estas

perdita). Iliaj prezencaj participoj ne esprimas la daŭran aspekton, sed oftan ripetadon de

la rezulto (perdata ŝlosilo - oni perdas ĝin ofte; forgesata afero - oni forgesas ĝin ofte aŭ iompost-iome).

Kelkaj verboj de ĉi tiu kategorio montras per prezenca participo provon aŭ

klopodon realigi la agon (kaptante fiŝojn li post du horoj sukcesis kapti nur unu karpon).

c) la verboj de daŭro kun rezulto: skribi, konstrui. Ili montras agon, kiu daŭras certan

tempon kaj restigas ian rezulton: post longa skribado restas letero, post longa konstruado

restas domo. Ĉi tiuj verboj per la prezenca participo esprimas daŭran aspekton (homo

skribanta leteron, longe konstruata domo), per la preterita participo la rezultan aspekton (homo

skribinta leteron, jam konstruita domo). La daŭra aspekto nur informas, ĉu la ago okazis aŭ

ne, sed ne diras, ĉu la ago estis sukcese finita, dum la rezulta aspekto informas ĝuste pri

tiu sukceso aŭ malsukceso: la letero estis skribata (sed ankoraŭ ne finita), la letero estis

skribita (jam finita).

d) la verboj hibridaj: kovri, ilustri, okupi. En Esperanto estas nemultaj verboj, kiuj havas du

signifojn, el kiuj unu estas rezulta kaj la alia daŭra: kovri = 1. meti kovrilon (rezulto); 2. kuŝi

kovrante (daŭro); ilustri = 1. desegni bildojn por libro (rezulto); 2. esti en libro por ornami

(daŭro); okupi = 1. preni en posedon (rezulto); 2. teni en posedo (daŭro). Oni kovris la

plankon per tapiŝo - nun la tapiŝo kovras la plankon. La pentristo ilustris libron per bildoj - nun

la bildoj ilustras la libron. La patro okupis la seĝon (eksidis) - nun li okupas ĝin (sidas sur ĝi).

La planko estas kovrita per tapiŝo aŭ kovrata de tapiŝo, la libro estas ilustrita per bildoj aŭ ilustrata

de bildoj, la seĝo estas okupita kaj ankaŭ okupata de la patro. La praktiko preferas la preteritajn

formojn (kovrita, ilustrita, okupita).

Rimarku la funkcion de la prepozicioj: per tapiŝo (la tapiŝo estas uzita kiel instrumento) - de

tapiŝo (la tapiŝo kovras mem).

B. Laŭ la suplementaj aspektoj eblas klasi la verbojn en kvin kategorioj:

e) la verboj de la komenca aspekto: la suno ekbrilis, mi eklegis libron, mi sidiĝis sur seĝon, mi

enamiĝis al ŝi ktp. La komenca aspekto estas kreata per la afiksoj ek- kaj -iĝi, sed ne ĉiuj iliaj

derivaĵoj montras la komencan aspekton: ruliĝi, fulmo ekbrilis, pordo fermiĝis.

f) la verboj de la fina aspekto: finlegi libron, alpeli bruton, formanĝi panon, tralerni lernolibron,

ellerni lingvon, satmanĝi fruktojn, tutplenigi aliĝilon ktp. La fina aspekto estas kreata per

diversaj prefiksoidoj.

g) la verboj de ripeta aspekto: relegi libron, rediri prelegon, revidi amikojn, reverki romanon ktp.

La ripeta aspekto signifas "fari ion ankoraŭfoje” kaj estas derivata per la prefikso re- (sed

ne konfuzu ĝian signifon kun la signifo de "reen": redoni, reveni).

41