You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

la 6an de oktobro, Karolo la IV-a, sur la 33a paĝo ktp.

5.5.3. Multiplikaj numeraloj. La multiplikaj numeraloj estas kreataj per la sufikso -obl-:

triobla, trioblo, trioble, triobligi, triobliĝi, kelkoble, multoble, cent-dek-triobla. Ne konfuzu la

sufikson kun la tempa adverbo FOJE aŭ kun la kolektiviga sufikso -op-: Oni dufoje

pligrandigis mian salajron (ekz. en aprilo kaj oktobro). Oni duoble pligrandigis mian salajron

(ekz. mi havis 5 mil, nun mi havas 10 mil). Triobligi fadenon (fari ĝin trioble pli longa).

Triopigi fadenon (kunplekti tri fadenojn en unu).

5.5.4. Frakcioj. La frakcioj estas formataj per la sufikso -on-: duono, duone, duona, duonigi,

duoniĝi, centono, dek-triono, milono (0,001), milionono (0,000001). Post frakcioj estas uzata DE:

duono de horo, kvarono de pomo.

DUON- kaj KVARON- estas uzataj prefikse: duonhoro, kvaronhoro, kvaronluno, duonfermita

fenestro. Sed eblas diri ankaŭ: horduono, horkvarono, lunkvarono, jarduono (La prefiksa uzo

estas pli ofta, kvankam malpli logika).

5.5.5. Kolektivigaj numeraloj. La kolektivigaj numeraloj estas kreataj per la sufikso -op-:

unuope, duopo, duope, dek-duopo, grupope, multope, kvaropiĝi, kvaropigi la infanojn, kvaropige

faldita papero, triopigita fadeno (tri fadenoj en unu kudriltruo). Temas ĉiam pri unu grupo:

marŝi triope (sole tri homoj). Se la grupoj estas pluraj, oni uzas la prepozicion PO aŭ LAŬ:

marŝi potriope, laŭtriope, po triopoj, laŭ triopoj, triope en vicoj.

5.5.6. Distribuo. La distribuon esprimas la prepozicio PO: Ŝi vendis siajn tridek pomojn po tri

(= ŝi vendis la pomojn al pluraj homoj, ĉiu aĉetis tri). La patrino donis al la infanoj po tri

pomoj. La prepozicio PO distribuas:

a) prezon, valoron: fumi cigaredojn po unu krono

b) distancojn kaj tempmezurojn: veturi po 50 kilometroj en horo (hore); labori po 8 horoj en tago

(tage) - (Sed ne: veturi 50 kilometrojn po horo, labori 8 horojn po tago!!!)

c) aĵojn, personojn, bestojn: vendi cigaredojn po dudek, la instruisto ekzamenis la lernantojn po

tri, li ligis la hundojn po du.

Povas aperi kvar situacioj:

c1) vendi cigaredojn po dudek (cigaredoj); vendi pomojn po kvin (pecoj); sendi la soldatojn po kvin

(personoj);

c2) vendi pomojn po kilogramo; distranĉi drapon po tri metroj; vendi lakton po litro.

c3) vendi cigaredojn po tri skatoloj; aĉeti vinon po du boteloj, po du bareloj; gastoj alvenadis po

grupo (ĉiam nur unu grupo); gastoj alvenadis po grupoj (ĉiam pluraj grupoj samtempe); vendi

cigaredojn poskatole (po unu skatolo); aĉeti vinon pobotele, pobarele (po unu botelo, barelo);

gastoj alvenadis pogrupe (po unu grupo); aĉeti pomalgrande, poiome; podetale;

c4) trupoj po cent soldatoj; li kunŝtelis sian bibliotekon po libro; oni kolektis la monon po kvin

kronoj;

37