Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

aĝon vi havas? Mi estas tridekjara. Kiun libron vi legas? = Kian libron vi legas? La Faraonon. Kiun

nomon vi havas? = Kian nomon vi havas? = Kia estas via nomo? = Kio estas via nomo? Petro). - Se

eblas diri KIU EL, neniam uzu KIA (Kiun libron de Dickens vi legis? = Kiun el la libroj de

Dickens vi legis? Oliver Twist). - Male, se oni demandas pri kvalito, devas esti sole KIA (Kian

libron de Dickens vi legis? Tre interesan, historian, aventuran).

g) Determinante substantivojn la pronomoj IU, NENIU havas la signifon de IU EL, NENIU

EL (el limigita nombro), dum IA, NENIA parolas pri nombro nelimigita: Ĉu vi alportis iun

libron? (= iun el la atendataj?). Ne, mi alportis neniun libron (= neniun el la atendataj). Ĉu vi

alportis al mi ian libron? (= ian ajn libron?) Ne, mi alportis nenian libron (= absolute nenian).

Ĉu vi vidis iun serviston? (= iun el la hotela personaro?) Ne, mi vidis nenian serviston (= nek

hotelan, nek alian serviston).

h) Determinante substantivon la pronomo ĈIU havas la signifon de ĈIU EL, dum ĈIA

montras kvaliton aŭ maldifinon: Ĉiu lernanto devas bone lerni (= ĉiu el la lernantoj). Ĉiu libro

estas valora (= ĉiu el la libroj). Ni ekskursos en ĉia vetero. Ĉia dono estas bono. Nun ĉia bubo

povas min moki. Tio perdas ĉian signifon. Tio forigas ĉian dubon. Li kontentigis ĉiajn postulojn / Li

kontentigis ĉiujn postulojn metitajn sur lin (= ĉiujn el la postuloj). Anstataŭ ĈIUJ DU oni uzas

AMBAŬ (Ili ambaŭ foriris). Ofte preskaŭ sinonimas ĈIUJ kaj LA TUTA (ĉiuj homoj = la tuta

homaro, per ĉiuj fortoj = per la tuta forto).

i) Memstare uzita TIA indikas specon, dum TIU konkretan individuon: Vi kredis min

profesoro, sed mi ne estas tia, mi estas laboristo. - Vi kredis min la profesoro, sed mi ne estas tiu, mi

estas alia profesoro. Mi serĉis pinglon, sed en la tuta domo ne estas tia, ni havas nenian pinglon. -

Mi serĉis la oran pinglon, sed en la tuta domo ne estas tiu, nur aliaj pingloj.

j) Memstare uzitaj KIO, TIO anstataŭas la tutan frazon, dum KIU, TIU kaj ĜI konkretan

individuon: Li sportas, kio al mi plaĉas (lia sportado). Li skribis leteron, kion mi vidis (la

skribadon). Li skribis leteron, kiun mi vidis (la leteron). Li skribis leteron, mi vidis tion (la

skribadon). Li skribis leteron, tiun mi vidis = mi vidis ĝin (la leteron). - Tamen tre ofte TIO kaj

ĜI sinonimas: Tio estas vero = Ĝi estas vero. Mi vidis tion = Mi vidis ĝin.

k) Maldifinon de substantivo oni povas esprimi per manko de la artikolo (Estis foje reĝo),

per la adjektivo CERTA (Serĉis vin certa sinjoro), per IU el limigita nombro (iu mia amiko, iu

verko de Goethe) kaj per IA ĉe maldifina kvanto (Serĉis vin ia knabo. Tiu biero estas ia

abomenaĵo).

l) De tempo al tempo estas uzata ALIA en la korelativa formo (diru tion al aliu; diru al mi

alion; tio estas alies ĉapelo) kaj KELKIUJ (= kelkaj homoj) kaj MULTIUJ (= multaj homoj). La

formoj "aliu, alio, alies” estas malrekomendindaj.

5.5. Numeralo.

La numeralo determinas nombron precizan (du, trioble) aŭ neprecizan (kelkaj, pluraj,

multaj). La numeraloj estas bazaj, ordaj, multiplikaj, kolektivigaj kaj frakcioj.

35