24.10.2012 Views

Gramatiko de Esperanto

Gramatiko de Esperanto

Gramatiko de Esperanto

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

5.4.3. Korelativoj.

a) Al la korelativoj apartenas la demonstrativoj (tiu, tia, tio, ties), indefinitivoj (iu, ia, io, ies),

rilativoj-interogativoj (kiu, kia, kio, kies), kolektivaj pronomoj (ĉiu, ĉia, ĉio, ĉies) kaj negativoj

(neniu, nenia, nenio, nenies).

b) La formoj finiĝantaj per -ES estas senŝanĝaj. Ili determinas substantivon: ies kapo, ĉies

favoro, ties mano, nenies afero, kies hundo. La formoj per -O ekzistas sole en la singularo,

havas la akuzativon (ion, tion . . .) kaj staras ĉiam memstare (tio estas vero), neniam antaŭ

substantivo. La formoj per -A, -U havas ambaŭ nombrojn kaj ambaŭ kazojn (iuj, tiujn, kiaj,

neniajn) kaj povas stari aŭ memstare (Kia li estas? Tiu ne venos.) aŭ determinante

substantivon (Kiu urbo ĝi estas? Ĉia homo povos tion fari.)

c) Al la demonstrativoj oni povas aldoni la adverbon ĈI: ĉi tiu libro, tiu ĉi libro (ne: tiu-ĉi, ĉitiu),

ĉi tio. - Ankaŭ ĉe ĈIO oni uzas ĝin: ĉi ĉio efektiviĝis (pli bona ol: tio ĉio efektiviĝis). - Al la

pronomoj rilataj, nedifinaj kaj kolektivaj eblas aldoni AJN: Kiu ajn vi estas, estu bonvenigita.

Mi bezonas helpon de iu ajn = de ĉiu ajn. - KIU AJN estas uzinda en subpropozicioj: kiu ajn

volas, tiu ankaŭ povas. - IU AJN similas al "almenaŭ unu”, ĈIU AJN proksimas al "ĉiuj, kiuj

eblas”: Mi volas legi iun ajn libron (= almenaŭ unu libron, ne gravas kiun). Mi volas legi ĉiun

ajn libron (= ĉiujn librojn, kiujn mi povos akiri). - Al la demonstrativoj kaj rilativoj eblas

aldoni JEN: Jen tiu knabino al mi plaĉas. Jen kion mi faris!

d) La pronomoj komenciĝantaj per KI- povas servi jen kiel demandaj (Kiu vi estas? Kiu libro

al vi plaĉas? Kies estas la hundo? Kion vi faras? Kian laboron vi deziras?), jen kiel rilataj (Mi

aĉetis libron, kiun mi bezonas. Mi faras, kion mi volas. Tio estas la knabo, kies fratino al mi plaĉas.

Ŝi havas okulojn, kiajn neniu alia).

e) La U-formoj uzitaj memstare montras la homojn, dum la bestoj kaj objektoj estas

esprimataj per la O-formoj (Kiu falis? Kio falis? Iu aperis. Io aperis. Ĉiu ridas. Ĉio perdiĝis.

Neniu kredas. Nenio okazis. Tiu respondis. Tio estas vero.) Demandante pri la profesio aŭ sekso

oni uzas KIO ankaŭ ĉe la personoj (Kio vi estas? Mi estas instruisto. Mi estas viro.).

Respondante al "Kiu estas ...?” eblas uzi TIO, kvankam temas pri personoj (Kiu estas tiu

sinjorino? Tio estas sinjorino Brown = Ĝi estas sinjorino Brown = Ŝi estas sinjorino Brown). Male,

se oni povas subkompreni aĵon aŭ beston el konkreta nombro, estas uzata la U-formo

ankaŭ ĉe la animaloj kaj objektoj (Vi havas multajn hundojn; kiu ĉinokte tiom hurlis? Mi havas

kvin bildojn, ĉiuj estas belegaj. Mia libro kaj tiu de mia frato). Demandante pri pluraj personoj

oni uzas la vorton KIU singulare (Kiu estas tiuj homoj? Ili estas gesinjoroj Brown).

f) Determinante substantivon, la pronomoj KIU, TIU montras specon, la pronomoj KIA,

TIA kvaliton (Kiu urbo ĝi estas? Prago, tiu urbo estas Prago. Kia urbo ĝi estas? Granda kaj bela,

tia urbo kiel Prago ne povas esti malbela. Kiun libron vi legas? Tiun ĉi: la Faraonon. Kian libron vi

legas? Tre interesan. Mi ne estas tia, kia vi. Sidis tie grandaj birdoj, kiajn mi neniam antaŭe vidis.

Mi miras, kia bruo estas ĉi tie. Rigardu, kiajn okulojn ŝi havas! Ne skribu al mi tiajn longajn

leterojn. Kiun informon vi havas, la novan aŭ la malnovan? Kian nomon vi havas? Belan.) En

kelkaj situacioj la pronomoj KIU - KIA estas uzataj sinonime (Kiun aĝon vi havas? = Kian

34

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!