24.10.2012 Views

Gramatiko de Esperanto

Gramatiko de Esperanto

Gramatiko de Esperanto

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

f) La personalo ĜI parte sinonimas kun la demonstrativo TIO: Ĝi estas virino mezaĝa. / Tio

estas virino mezaĝa. - Ĝi ne estas io grava. / Tio ne estas io grava. Sed absolute sinonimaj ili ne

estas: Li skribis la leteron, mi vidis ĝin (= la leteron). Li skribis la leteron, mi vidis tion (= la

skribadon). Li rakontis la historion; ĝi estas vera (= la historio). - Li rakontis la historion; tio

estas vera (= ke li rakontis).

g) Evitu uzadon de personaloj, kiam ili povas rilati al du substantivoj (La knaboj venis al la

knabinoj; ili donis al ili pomojn), sed esprimiĝu pli klare (La knaboj venis al la knabinoj kaj donis

al ili pomojn - La knaboj venis al la knabinoj, kiuj donis al ili pomojn).

h) La personalojn emfazas la adverbo MEM staranta tuj post la emfazita vorto (faru ĝin por

vi mem, faru tion vi mem, prenu mem la akvon, tio estas komprenebla per si mem, li amas sin

mem). Distingu: Mi mem vidis tion (mi persone, propraokule) - Mi sola vidis tion (neniu alia

vidis tion).

i) La personalo MI povas esti uzita substantive, en la sama senco ankaŭ MEM, ambaŭ kun

la o-finaĵo aŭ sen ĝi (mia propra mi = mia propra mio = mia propra mem = mia propra memo).

5.4.2. Posesivoj.

a) La posesivoj formiĝas el la personaloj per la adjektiva finaĵo -a (mia, cia, lia, ŝia, ĝia, nia,

via, ilia, sia, onia). En la pluralo ili alprenas -j (viaj, siaj), en la akuzativo -n (mian, miajn).

b) La refleksiva posesivo SIA estas uzata sole en la tria persono de ambaŭ nombroj: Li

havas sian libron - Li havas lian libron (= de aliulo). Ili havas siajn librojn. Oni havas sian libron.

- Mi havas mian libron. Vi havas viajn librojn. Ni havas niajn librojn.

c) La nedifinita posesivo ONIA estas preskaŭ neuzata: La onia parolo diras, ke la prezoj

malaltiĝis.

d) Antaŭ posesivo anstataŭanta substantivon oni uzas la artikolon: Ĉi tie kuŝas mia libro kaj

tie la via. Viaj poŝtmarkoj al mi pli plaĉas ol la miaj.

e) La posesivo sufiĉe determinas la substantivon, tial la artikolo estas superflua: via hundo,

mia plej bona amiko. Se oni ŝanĝas la vortordon, ĉefe en la poezio, la artikolo estas uzata: la

plej bona mia amiko, mia amiko la plej bona, la voko via ne atingis min, via hundo la rapida.

f) La posesivoj estas kombineblaj kun aliaj vortoj: unu mia konato, iu mia amiko, lia unua

verko, la unua el liaj verkoj, ĉia lia klopodo, tiuj miaj amikoj, kelkaj liaj libroj, du miaj bildoj, unu el

miaj kamaradoj ktp.

g) Anstataŭ LIA, ŜIA, ĜIA, ILIA eblas uzi en subpropozicio la demonstrativon TIES

rilatanta al la lasta substantivo de la ĉefpropozicio: Petro venis kun sia frato, sed ties helpo ne

plu estis bezonata (helpo de la frato). Petro venis kun sia frato, sed lia helpo ne plu estis bezonata

(helpo de Petro). - Ĉe diferenca sekso de la personoj tio ne estas bezonata: Petro venis kun

sia fratino, sed ŝia helpo ne plu estis bezonata.

33

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!