Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

5.4. Pronomo.

La pronomo anstataŭas substantivon aŭ adjektivon aŭ determinas ĝin: mi, via, tiu, ĉio ktp.

La pronomoj estas personaj (personaloj), posedaj (posesivoj) kaj tabelaj (korelativoj), kiuj

plu dividiĝas je montraj (demonstrativoj), rilataj (rilativoj), demandaj (interogativoj),

nedifinaj (indefinitivoj), neaj (negativoj) kaj kolektivaj (kolektiv-pronomoj).

5.4.1. Personaloj.

a) La personaloj finiĝas per -i (mi, ci, li, ŝi, ĝi, ni, vi. ili, si, oni), en la akuzativo ili alprenas -n

(min, vin, sin, onin . . .) kaj povas ilin antaŭi prepozicioj (pri mi, de vi, al ili).

b) La nedifinita personalo ONI rilatas al homoj (Oni ne kredus, ke tio estas ebla), escepte al

bestoj (En la ĝangalo oni mortigas sin reciproke), sed neniam al la senviva naturo (Pluvas.

Estas malvarme.). Rilate al ONI estas uzeblaj kaj la singularo (Oni estas certa, ke la afero

sukcesos) kaj la pluralo (Oni estas certaj, ke la afero sukcesos), sed la singularo estas

preferinda.

c) La refleksivo SI estas uzata sole ĉe la triaj personoj de ambaŭ nombroj: Petro lavis sin.

Petro lavis lin (iun alian). Ana kaj Eva aĉetis panon al si. Ana kaj Eva aĉetis panon al ili (al aliaj

personoj). Sed: mi lavas min, vi aĉetis al vi, ni kantas por ni mem.

d) La personalo CI neniam estis destinita por ĝenerala uzo, nur por literaturo (precipe por

traduki verkojn, en kiuj la ci-dirado rolas specialan taskon). En la komencaj jaroj de la

movado oni provis ĝin en la ampoezio aŭ en prozo por alparolado de infanoj kaj bestoj,

sed montriĝis, ke la pronomo, ne uzata en la ĉiutaga vivo, malhavas emocian forton, kiun

tiaj verkoj bezonas. Tial ankaŭ en la literaturo venkis VI inter geamantoj, ĉe infanoj kaj eĉ

ĉe bestoj, same kiel en la komunuza lingvo; necesas nur atenti la nombron: vi estas prava (al

unu persono), vi estas pravaj (al pluraj personoj). En la literaturo kelkaj aŭtoroj ankoraŭ

uzas CI de tempo al tempo, ekzemple por emfazi insultojn (ci kanajlo!). Konsiderinde ofte

estas uzataj la verboj cii (ci-diri) kaj vii (vi-diri).

e) La personalo LI signas virseksan personon, ŜI inseksan kaj ĜI objekton aŭ beston.

Parolante pri "homo, persono, infano, bebo” uzu LI (Se venos ia persono, gastigu lin.), sed ne

tiam, kiam oni certe scias, ke temas pri ino (Suzanjo alkuris al mi; mi prenis la infanon sur la

brakojn kaj balancis ŝin.). Ĉe "bebo, infano” eblas uzi ankaŭ ĜI (la bebo rampis sur la planko;

subite ĝi ekploris). Parolante pri "grupo, nacio, armeo” ks. estas uzata ĜI (li levis la manojn al

la popolo kaj benis ĝin), escepte ankaŭ ILI (La juna paro sidis sur la benko; ili kisis unu la alian).

Ĉe la bestoj estas regule uzata ĜI, eĉ se estas indikita la sekso (Mi havas hejme virkaton, mi

tre amas ĝin). Tamen ekzistas situacioj, kiam eblas esceptoj. Ekzemple kiam necesas distingi

la sekson (Mi kondukis kapron kun kaprino al foiro; subite ŝi haltis, dum li trotis plu) aŭ se la

posedanto volas montri sian amon al la besto (Mi havas pudelon; li nomiĝas Azoro). En la

fabeloj kaj fabloj estas ofte personigitaj bestoj, floroj, objektoj aŭ abstraktaĵoj, tiam necesas

uzi LI kaj ŜI, ĉe la floroj kaj objektoj laŭplaĉe (li Forto - ŝi Forto), ĉe la bestoj prefere laŭsekse

(li Kuniklo - ŝi Kuniklino).

32