You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

pri nutrado (rilato); nutra manĝo = altkvalita manĝo (kvalito) ktp.

5.3.3. Komparacio. Por la komparacio estas uzataj la adjektivoj de kvalito (tre bela kampo,

pli bela kampo, sed ne: pli tabla lampo). La komparacio ekzistas relativa, kiu komparas

kvalitojn de du aŭ pluraj aferoj aŭ estaĵoj, kaj komparacio absoluta, kiu nur akcentas iun

kvaliton sen komparado.

5.3.3.1. Komparacio relativa. La komparacio relativa havas tri gradojn:

1. pozitivo - bela

2. komparativo - pli bela, malpli bela

3. superlativo - plej bela, malplej bela

La komparativo komparas malegalaĵojn per PLI OL, MALPLI OL (Li estas pli riĉa ol mi, mi

estas malpli riĉa ol li.) kaj egalaĵojn per TIEL-KIEL, TIOM-KIOM, SAME-KIEL,

SAMGRADE-KIEL (Li estas tiel rapida, kiel lertmova. Ŝi estas tiom bela, kiom saĝa. La oranĝo

estas same saniga kiel citrono. Li estas samgrade inteligenta kiel forta). La komparadon eblas

akcenti per aliaj adverboj (Li estas konsiderinde pli granda ol vi. Petro estas nur iom malpli forta

ol Johano. Petro estas ĝuste tiom alta kiel Paŭlo). Komparante du estaĵojn, la komparativo

havas la valoron de la superlativo kaj postulas la artikolon (Li havas du filinojn; Maria estas

la pli juna. Li levis la pli grandan el la tranĉiloj - evidentas, ke la tranĉiloj estis du). Esperanto

ne uzas la komparativon en absoluta senco (mi aĉetis malpli novan ŝrankon), sed preferas

aliajn rimedojn (mi aĉetis ne novan ŝrankon, fortranĉi konsiderinde grandan pecon da viando, esti

ne tro inteligenta, esti ne sen riĉaĵoj; esti sufiĉe saĝa; ne tro junaj personoj ktp.).

La superlativo esprimas, ke iu aŭ io posedas kvaliton pli aŭ malpli ol ĉiuj aliaj. Tia estaĵo

estas ĉiam siamaniere unika, tial ĝi postulas la artikolon (Li estas la plej bona amiko, kiun mi

havas. Li estas mia plej bona amiko. Li estas la plej bona mia amiko. Li estas la plej bona el inter

miaj amikoj. Li estas la plej bona lernanto de nia lernejo. Mi volas tiun plej bonan el la libroj). La

superlativon eblas akcenti per MULTE (Li estas la multe plej fama verkisto en sia lando). Sen la

artikolo ĝi estas uzata en la funkcio absoluta (Sur la tablo troviĝis plej bongustaj dolĉaĵoj. Plej

malgranda infano tion scias.)

5.3.3.2. Komparacio absoluta. La komparacio absoluta estas esprimata per adverboj antaŭ la

adjektivo (tre bela, malmulte saĝa, iom, ete, normale, vere, multe, ege, treege, ekstreme, perfekte,

terure, tute, diable, tro, kiel eble plej, superhome ktp. forta), per afiksoj (duonvarma, varmeta,

varmega), per diversaj frazturnoj (obstina kiel azeno; longa distanco, kiel stulta li estas; kresko

mamuta, sed saĝo liliputa) kaj per la superlativo sen la artikolo (ŝi surhavis plej valorajn

juvelojn = tre valorajn; plej malgranda infano tion scias). Sed ne uzu en la absoluta senco la

komparativon (venis ia pli aĝa sinjoro); apliku aliajn metodojn (venis ia ne plu juna sinjoro; mi

aĉetis ne novan ŝrankon).

5.3.4. Substantiva uzado de adjektivoj: Mia kara, venu! Tiom da knabinoj, sed la plej ĉarma

mankas. La malsana restis hejme. El la du tranĉiloj prenu la pli akran.

31