You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

apostrofado post aliaj vortspecoj (ke l' homo, se l' virino, kvazaŭ l' infano, doni l' panon) kaj

antaŭ la vortoj vokale komenciĝantaj (l'amo, l'afero, l'avo) pro facila konfuzeblo (lamo, la

fero, lavo).

La artikolo estas la ĉefa determinilo de la substantivoj. Ĝia signifo estas simila al TIU,

TIUJ, sed malpli emfaza, sen fingromontrado. La artikolo atentigas, ke oni parolas pri

konata estaĵo aŭ afero, pri konkreta individuo, pri kiu oni jam antaŭe parolis aŭ kiun oni

havas antaŭ la okuloj aŭ kiu estas unu sola, unika en la mondo, simple kiu estas precize

determinita.

La uzo de la artikolo estas simila kiel en la angla, franca, germana kaj aliaj lingvoj, sed

ankaŭ en tiuj lingvoj la uzo de la artikolo ne ĉiam precize koincidas. En Esperanto ekzistas

situacioj, en kiuj la artikolo devas esti uzita, situacioj, en kiuj ĝi ne devas esti uzita, kaj

situacioj, en kiuj oni povas la artikolon uzi aŭ ne uzi laŭ persona gusto aŭ laŭ nacilingva

kutimo. En dubaj kaŭzoj estas malpli granda eraro ne uzi la artikolon.

5.2.5.1. La artikolo estas uzata:

a) se oni parolas pri io jam antaŭe menciita, pri io kuŝanta antaŭ niaj okuloj, simple pri io,

pri kies identeco estas nenia dubo: Fine mi mendis la robon (diras edzo pri la robo, pri kiu lia

edzino jam parolas duonjaron). Mi aĉetis ĉapelon (anoncas la edzino neatendite). Donu al mi

la panon (diras oni ĉe la tablo, sur kies kontraŭa flanko kuŝas ia pano). Donu al mi panon

(diras oni, se sur la tablo troviĝas nenia pano). Kie estas la ĵurnalo? (diras la patro pri la

hodiaŭa ĵurnalo dezirante legi ĝin). Donu al mi ĵurnalon (diras la patrino al siaj infanoj pri

iu ajn ĵurnalo, ĉar ŝi volas nur bruligi la fajron). Mi ne loĝas en tendo, se en kabano (oni

parolas pri la maniero de loĝado). Mi ne loĝas en la tendo, sed en la kabano (oni vidas la

tendon kaj la kabanon antaŭ siaj okuloj).

b) se la artikolo anstataŭas la refleksivon ĉe vestaĵoj, korpopartoj kaj parencoj: Mi demetis la

jakon (mian jakon). La knabo frotis al si la okulojn (siajn okulojn). Li loĝas ĉe la gepatroj (ĉe siaj

gepatroj).

c) se la substantivo ne montras konkretan individuon, sed reprezentanton de sia kategorio:

La historio estas pli arto ol scienco. (Sed: Rakontu al mi belan historion). La papero estas tre

blanka, sed la neĝo estas pli blanka. (Sed: Sur la tablo kuŝas blanka papero). La hundo estas fidela

amiko de la homo = La hundoj estas fidelaj amikoj de la homoj. - Ĉe abstraktaĵoj kaj materialoj

sen epiteto aŭ suplemento la artikolo ne estas deviga: (La) Lakto estas pli nutra ol (la) vino.

(La) Vitro estas rompebla kaj travidebla. (La) Malfeliĉo kunigas la homojn, (la) feliĉo disigas ilin. -

Sed: La fero el Svedujo estas bona (suplemento). La grandaj malfeliĉoj estas silentaj (epiteto).

d) se temas pri ĉiuj partoj de la tuto: Oni traserĉis la domojn en la strato (ĉiujn domojn). Oni

traserĉis domojn en la strato (ne ĉiujn domojn). Jen staras la infanoj de mia amiko (ĉiuj liaj

infanoj aŭ tiuj el la infanoj, pri kiuj ni jam parolis). Jen staras infanoj de mia amiko (nur kelkaj

el liaj infanoj). Tie iras filo de sinjoro N (unu el liaj filoj). Tie iras la filo de sinjoro N (tiu el la

filoj, pri kiu ni jam antaŭe parolis, aŭ sinjoro N havas sole unu filon).

28