You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

dek kokoj, patro virurso kaj patrino urso". Pro tio en la fabeloj kaj fabloj estas preferindaj

esprimoj "sinjoro Lupo, sinjorino Lupino, fraŭlo Vulpo, fraŭlino Leporino, frato Fiŝo, fratino

Fiŝino", ne "sinjorino Vulpo, fratino Fiŝo", kvankam oni uzas ankaŭ tiun ĉi manieron sub

influo de la gepatraj lingvoj (se "vulpo” kaj "fiŝo” estas en la patrolingvo de la parolanto

ingenraj; tamen por tiuj, en kies patrolingvo ili estas virgenraj, tio ŝajnas nenatura). Sole ĉe

la personigitaj ideoj kaj objektoj eblas apliki ambaŭ seksojn laŭplaĉe: sinjoro Luno aŭ

sinjorino Luno, frato Forto aŭ fratino Forto, knabo Kverko aŭ knabino Kverko.

5.2.3. Nombro. Esperanto havas du gramatikajn nombrojn: la singularon, kiu esprimas nur

unu estaĵon aŭ aferon kaj havas la finaĵon -o (amiko, tablo, ideo), kaj la pluralon, kiu

esprimas du aŭ plurajn estaĵojn aŭ aferojn kaj havas la finaĵon -oj (amikoj, tabloj, ideoj). Por

esprimi grandan nombron de objektoj aŭ aferoj havas E-o ankaŭ aliajn rimedojn. La

prefikso ge- indikas personojn de ambaŭ seksoj (geamikoj = amiko kaj amikino aŭ amikoj

kaj amikinoj), ĉe la bestoj ĉiam nur unu paron (gekolomboj = virkolombo kaj kolombino). La

sufikso -aro esprimas kolekton de samspecaj ekzistaĵoj (homaro, arbaro, vortaro, brutaro,

hararo), ĉe la vivaj estaĵoj ĝi jam enhavas informon pri ambaŭ seksoj (junularo, ne

gejunularo). La sufikso -ado povas esprimi vicon da agoj (pafado = vico da pafoj, saltado =

vico da saltoj, martelado = vico da martelbatoj). Ekzistas vortoj, kiuj ĉiam indikas multajn

unuopulojn (grupo, popolo, nacio, lando, grego, armeo). Dupartaj objektoj havas formon aŭ

pluralan (okulvitroj) aŭ singularan (biciklo, tondilo, pantalono, okulvitro).

Komparu jenajn frazojn: Sur la tablo kuŝis tri tondiloj kaj du paroj da okulvitroj (aŭ: du

okulvitroj). Ĉiuj levis la kapon (ne kapojn, ĉar ĉiu havas nur unu kapon). Ĉiuj levis la manon

(ĉiu levis nur unu sian manon). Ĉiuj levis la manojn (ĉiu levis ambaŭ siajn manojn). La tri

pomoj havas sian arbon en nia ĝardeno (ĉiuj tri pomoj devenas de unu arbo). La tri pomoj havas

ĉiu sian arbon en nia ĝardeno (ili devenas el tri arboj).

5.2.4. Deklinacio. En Esperanto estas jenaj kazoj: la nominativo havanta la finaĵojn -o, -oj

(domo, domoj) kaj la akuzativo aldonanta la finaĵon -n (domon, domojn). La ceteraj kazoj estas

esprimataj per prepozicioj starantaj antaŭ la nominativo (en la domo, pri la domoj), ili do

estas kazoj prepoziciaj, nomataj ankaŭ prepozitivoj. Se prepozitivo akceptas la akuzativan

finaĵon, ne temas pri speciala kazo, sed pri direkto (en la domon, antaŭ la domojn). La kazo

alparola nomata vokativo en Esperanto koincidas kun la nominativo, sed ĉiam sen la

artikolo (Knabo, venu al mi.) La nominativa singulara finaĵo -o estas eliziebla kaj

anstataŭigebla per la apostrofo, plej ofte en la poezio (Mi amas vin, ho mia karulin'.)

5.2.5. Artikolo. La nedifina artikolo en Esperanto ne ekzistas. La vortoj estas nedifinitaj per

si mem (Venis virino kaj volis paroli kun vi). La nedifinitecon oni povas emfazi per la

nedifinaj pronomoj (iu virino, ia virino), eventuale per la numeralo "unu” (unu virino), sed

la uzo de la numeralo en la funkcio de nedifina artikolo estas evitinda.

La difina artikolo havas la formon LA por ambaŭ nombroj kaj por ĉiuj kazoj. Post la vokale

finiĝantaj prepozicioj la artikolo povas esti kurtigita kaj apostrofita (ĉe l' tablo, pri l' patro,

pro l' malsano, de l' patrino), kion aplikas precipe la poezio. Malrekomendinda estas la

27