24.10.2012 Views

Gramatiko de Esperanto

Gramatiko de Esperanto

Gramatiko de Esperanto

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

5.2.1. Nomoj komunaj kaj propraj. La diferenco inter ili ne estas ĉiam strikta. En fabeloj

kaj fabloj la komunaj nomoj estas ofte konsiderataj kiel propraj (patro Urso kaj patrino

Ursino, onklino Vulpino, Forto mokis Saĝon ktp.). La komunaj nomoj "suno, luno, tero” el la

astronomia vidpunkto estas nomoj propraj (Suno, Luno, Tero). Sub la influo de la angla oni

skribis majuskle ankaŭ la nomojn de tagoj kaj monatoj (Lundo, Januaro), sed nun estas

preferata minuskla skribo (lundo, januaro). La nomoj de nacioj estis skribataj majuskle

(Slavo, Ruso) en la komenca periodo de nia movado, poste enradikiĝis skribo minuskla

(slavo, ruso), ĉar esti ekz. franco ne estas pli individua eco ol esti barbulo aŭ belulo. Tamen

lastatempe en PIV kaj PAG reaperis opinioj, ĉu ne estus pli bona la skribo majuskla por ne

riski konfuzi Romano kun romano, Ligo kun ligo, Parto kun parto, Medo kun medo ks. Pro

simila kaŭzo oni diferencigas la vortojn Esperanto, Ido (lingvoj) kaj esperanto (kiu esperas),

ido (infano). (Pri la propraj nomoj vidu ankoraŭ la artikolojn 3.6. kaj 3.7.)

5.2.2. Genro kaj sekso. La gramatika genro en Esperanto ne ekzistas. Tamen ekzistas

rimedoj por diferencigi la sekson de vivaj estaĵoj. Ĉe la personoj la vira sekso ne havas

specialan afikson (patro, junulo, kantisto, Paŭlo, Karolo, Mario), dum la ina sekso alprenas la

sufikson -ino (patrino, junulino, kantistino, Paŭlino, Karolino), ĉe la propraj nomoj pli ofte la

finaĵon -a (Paŭla, Karola, Maria, Johana, Eva, Ana, Katarina k.s.). La karesnomojn oni kreas

per la sufikso -eto (junuleto, junulineto), ĉe la propraj nomoj kaj nomoj de familianoj en la

vira sekso per la sufikso -ĉjo (Joĉjo, paĉjo), en la ina sekso per la sufikso -njo (Manjo, panjo).

Ekzistas ankaŭ vortoj, kiuj montras nur virinojn (amazono, najado, nimfo, damo, matrono,

primadono k.s.), kaj vortoj, kiuj tute ne indikas la sekson (homo, persono, bebo, infano, ĝemelo).

Ĉe kelkaj vortoj (ekz. ĉe la profesi-nomoj) ne estas la sufikso -ino deviga (Nia prezidanto

estas sinjorino Nová, profesoro de gimnazio, mia bona amiko = Nia prezidantino estas sinjorino

Nová, profesorino de gimnazio, mia bona amikino).

Ĉe la bestoj la vira sekso havas la prefikson vir- (virbovo, virĉevalo. virhundo, virkoko), kiu en

la komenca periodo de la movado estis uzata ankaŭ sufikse (kokviro, hundviro), sed la

sufiksa uzo kaŭzis konfuzojn (kaproviro = faŭno, ĉevalviro = centaŭro), tial ĝi ne plu estas

uzata (tamen oni povas renkonti ĝin en la malnova literaturo). La ina sekso estas esprimata

per la sufikso -ino (bovino, ĉevalino, hundino, kokino). Nemultaj vortoj esprimas nur unu

sekson (masklo = virseksulo, femalo = inseksulino, stalono = virĉevalo, boko = virkapro aŭ

vircervo, taŭro = virbovo, okso = kastrita bovo, kapono = kastrita virkoko). Por kastritaj

estuloj oni uzis la prefikson eks- (eksvirbovo, ekstaŭro, eksbovino, eksstalono, ekskokino, eĉ

eksviro kaj eksvirino k.s.), kio estas maltaŭga, ĉar ankaŭ kastrito apartenas ĉiam al sia

seksularo - la seksa aktiveco ne estas unu sola distingilo por masklo kaj femalo. Tial estis

proponita la sufikso -uko (bovuko, bovinuko), kiu nun nur klopodas pri akceptiĝo (tirita el

eŭnuko = kastrita viro).

La senafiksaj bestnomoj ne indikas la sekson, nek kastritecon, sed sole la zoologian

specion: Mi havas katon (povas esti aŭ virkato aŭ katino). Tamen la senafiksaj bestnomoj

per sia karaktero estas pli proksimaj al la sekso vira, tial sufiĉas diri "kato kaj katino, koko

kun dek kokinoj, patro urso kaj patrino ursino ktp.", sed ne eblas "virkato kaj kato, virkoko kun

26

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!