You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

5.1. Vortspecoj.

5

MORFOLOGIO

ORFOLOGIO

En Esperanto ekzistas jenaj vortspecoj:

a) substantivo: domo, strato, penso, belo

b) adjektivo: bona, bela, doma, pensa

c) pronomo: mi, mia, tio, io, ĉiu

d) numeralo: unu, tria, duono

e) verbo: pensi, labori, beli, kuri

f) adverbo: nun, hodiaŭ, bele, surstrate, kiam, tial

g) prepozicio: antaŭ, sub, super, al

h) konjunkcio: kaj, aŭ, nek, sed

i) subjunkcio: ke, se

j) interjekcio: ho! fi! ve! miaŭ

La limoj inter la unuopaj vortspecoj ne estas ĉiam precizaj. Multaj vortoj fakte apartenas al

du vortspecoj havante iliajn proprecojn. Ekzemple la pronomoj "mia, tia", la numeraloj

"kelkaj, multaj, dua", la verboj ,,laboranta, kaptita” estas samtempe adjektivoj, la numeraloj

"due, trioble” kaj la verboj "laborante, kaptite” estas ankaŭ adverboj. La demandaj korelativoj

(kiu, kiam) servas ankaŭ kiel subjunkcioj. En la frazoj "mia kara ne venis - ami estas pli noble ol

malami - ĉiu li havas sian ŝi - via morgaŭ estos pli feliĉa ol mia hieraŭ” estas la adjektivo, verbo,

pronomo kaj adverbo uzitaj en la funkcio de substantivo.

5.2. Substantivo.

La substantivo esprimas ideon de konkreta aŭ abstrakta estaĵo: hundo, Petro, penso, muziko,

knabo, kuro, salto.

25