Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

ceterajn vortojn formi laŭ la reguloj de la Esperanta vortfarado (toreisto, surfotabulo,

agrokulturo). Multaj vortoj estas tradukeblaj (micetologio = fungoscienco): la fakstilo preferas

la vortojn internaciajn, la populara literaturo la esprimojn tradukitajn. La lingvo

malvolonte akceptas novajn vortradikojn, ĉar la vortprovizo de Esperanto estas jam tiom

ampleksa, ke estas preskaŭ neeble, ke unu homo ekregu ĝin plene. Necesas atenti pri la

t.n. falsaj amikoj, t.e. vortoj nur ŝajne internaciaj (ekz. "benzino” estas en la franca

"essence", en la brita angla "petrol” kaj en la usona angla "gasoline”).

4.28. Terminologiaj principoj por la fakliteraturo.

La fakterminaro estas en Esperanto subevoluinta (la faklibroj estas malfacile vendeblaj),

kio estas nuntempe la plej granda manko de nia movado. Ĉar ĉiu esperantisto havas sian

profesion, en kiu ekzistas terminaro, li devus koni la terminologiajn principojn por

terminfarado, por ke li povu kunlabori ĉe la evoluigado de terminoj de sia fako. La

terminologiajn principojn por la ĉefaj mondlingvoj (kaj tiel ankaŭ por ĉiuj ceteraj lingvoj)

ellaboris aŭstra profesoro d-ro Eŭgeno Wüster (en 1931) - ni povas fieri, ke li estis

esperantisto.

Ĉiu faka nocio (imago) devas esti precize difinita. La nocio estas esprimita per termino, do

per konkreta vorto aŭ vortgrupo. Ĉiu nocio devus esti esprimita nur per unu termino (en

la realo sinonimoj ekzistas en la faka leksiko, sed principe ili ne taŭgas) kaj ĉiu termino

devus esprimi nur unu nocion en la kadro de unu fako. Ne malhelpas, se la sama termino

estas diference difinita en diversaj fakoj (ekz. "operacio” en medicino, financoj kaj

militado). La terminoj ekzistas nemotivitaj, radikaj (seĝo, tablo, ŝraŭbo) kaj motivitaj,

priskribaj (brakseĝo, skribotablo, ligna ŝraŭbo, lignoŝraŭbo, ŝraŭbilo ktp.). Oni devas zorgi, ke la

terminoj estu motivitaj ĝuste, dum la malĝuste motivitajn oni forlasu (tial estis forlasita kaj

nuligita "ĉevalforto", ĉar ĝi ne estis unuo de forto, sed de povumo). Alia afero estas, se la

vorto perdis sian priskriban karakteron kaj estas perceptata kvazaŭ radika nemotivita

termino (ekz. "atomo” signifas greke "nedividebla", sed nun neniu komprenas ĝin

tiamaniere, tial ĝi povis resti, kvankam estas de longe sciate, ke la atomoj konsistas el pli

malgrandaj eroj). La termino devas kiel eble plej trafe bildigi la nocion, sed ĝi devas

samtempe eviti superfluan, pleonasman ripetadon de informoj (ekz. estas superflue diri

"transformilo de alterna kurento", ĉar transformi eblas sole la alternan kurenton). Ankaŭ ĉi

tie validas la fama principo de neceso kaj sufiĉo. Tre grava kvalito de termino estas la

produktiveco, kapablo de termino derivi novajn vortojn (brakseĝo - brakseĝa). El la

vortgrupoj kutime ne eblas krei derivaĵojn (ŝranko por libroj), tial ekzistas forta tendenco al

unuvorteco, se ĝi eblas (libroŝranko - libroŝranka).

Tre grava estas la internacieco de termino. Ĉe kreado de terminaro por certa fako kutime

estas unue sur internacia nivelo elektitaj bezonataj nocioj, ĉiu nocio estas precize difinita,

kaj nur poste oni serĉas por ĉiu nocio taŭgan terminon en la unuopaj lingvoj. La

diverslingvaj terminoj povas koincidi en tri gradoj:

23