You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

4.24. Vortgrupoj.

Multajn nociojn ne eblas esprimi per unu vorto, tial ili estas esprimitaj per grupo da vortoj

(vortgrupo), kiu funkcias kiel unu tutaĵo, unu esprimo. La vortgrupoj plej ofte aperas en la

fakstilo (latentaj flankelementoj, kompleksa frazo, egaligo de kunkudroj, ŝmirado per brilpliiga

solvaĵo). Ĉiu tiu metodo estas uzata tiam, kiam oni volas eviti monstrajn kunmetaĵojn

(kunkudregaligo, latentflankelemento) aŭ kiam la kunmetaĵo havus alian signifon (ligna ŝraŭbo

= ŝraŭbo el ligno; lignoŝraŭbo = ŝraŭbo por fiksi lignojn, ekz. metala, plasta k.s.).

4.25. Mallongigoj kaj akronimoj.

En Esperanto ekzistas pluraj specoj de mallongigoj. Kelkaj vortoj aŭ grupoj da vortoj estas

skribataj mallongigite, sed plene prononcataj (d-ro, s-ro, ekz-e, ktp., k.s. - doktoro, sinjoro,

ekzemple, kaj tiel plu, kaj simile), aliaj estas mallongigite ne nur skribataj, sed ankaŭ

prononcataj (sulfo = sulfuro; labo = laboratorio; zoo = zoologia ĝardeno). La mallongigitaj

nomoj de kemiaj elementoj servas por derivado (sulfo - sulfato, sulfito, sulfido), aliaj

forhakitaj formoj estas kutime slangaj (labo, zoo, aŭto, stereo). La inicialaj nomoj (akronimoj)

estiĝas el la inicialoj de la unuopaj vortoj de plurvorta nomo; ili estas aŭ literumataj (GDR -

legu: godoro = Germana Demokratia Respubliko) aŭ legataj kiel memstaraj vortoj (ĈEA -

legu: ĉea = Ĉeĥa Esperanto-Asocio; KIK - legu: kik = Konstanta Internacia Kvalifikejo).

Speciala kazo estas la vorto Usono, kiu komence de la jarcento estis proponata internacie

(USN = United States of North America), sed ĝi akceptiĝis sole inter la esperantistoj, dum

la cetera mondo uzas la mallongigon USA. En Esperanto ne estas uzata rekte USN, sed la

vorto Usono, kiu ebligas formi derivaĵojn kaj distingi la nomojn koncernantajn la ŝtaton

disde tiuj, kiuj koncernas la kontinenton (Usona - Amerika, Usonano - Amerikano). El aliaj

lingvoj ofte estas prenataj en Esperanton jam pretaj akronimaj vortoj formitaj el inicialoj

(lasero - Light of Amplifier with Stimulated Emission of Radiation) aŭ el la komencaj

silaboj (komsomolo - KOMunistiĉeskij SOjuz MOLodjoĵi).

4.26. Ŝanĝo de la vortsignifo.

Multaj vortoj el la komunuza stilo akiras novan signifon en la fakstilo, nome per precizigo

de la vortsignifo (metalo - unu difinon havas la fiziko, alian la kemio) aŭ per metafora

nocio-transporto (kapo de ŝraŭbo, dentoj de rado, kruro de tablo, informa kanalo ktp.). Pri

metonimio temas tiam, se certa esprimo estas uzita en la signifo, kiu pli konkrete devus

esti kreita per derivaĵo (rikolto = rikoltado aŭ rikoltaĵo; la tuta tablo ekridis = la tablanaro

ekridis) aŭ per transporto de propra nomo sur la nomon de objekto (damasko, pergameno,

rentgeno, pasteŭrizi - el la nomoj: Damasko, Pergamo, Roentgen, Pasteur).

4.27. Fremdaj vortoj.

Laŭ la 15-a regulo de la fundamenta gramatiko Esperanto povas akcepti ĉiun ajn

internacian vorton, donante al ĝi fonetikan ortografion kaj Esperantan gramatikan formon

(toreadoro, vindsurfingo, agrikulturo ktp.). Tamen estas pli taŭge preni la vortradikon kaj la

22