Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

"ŝajnaj” aŭ "pseŭdoafiksoj”, kvankam ili estas nek ŝajnaj nek pseŭdaj. Ili estas nur

"latentaj” ( = kaŝitaj) fremdaj afiksoj.

4.20. Vortoj uzataj en la funkcio de afiksoj.

En la funkcio de prefiksoj estas tute normale uzataj la prepozicioj (alveni, laŭvera,

senplumigi ktp). kaj kelkaj vortradikoj (ĉefverko, virĉevalo, fihomo). En la funkcio de

sufiksoidoj servas pluraj radikoj (tablotuko, flugilhava, pacama, vermoplena). Plena Gramatiko

nomas ilin "kvazaŭsufiksoidoj"; la taŭgeco de tiu termino estas dubinda, ĉar ĝi estas en la

lingvistiko nekonata.

4.21. Fakaj afiksoj.

Por la bezonoj de la faka stilo estas enkondukataj en Esperanton novaj prefiksoj kaj

sufiksoj, kiuj estas konsiderataj kiel neoficialaj afiksoj. Tio estas ekzemple la prefiksoj PRE-

(preludo = antaŭludo; premorta = antaŭmorta), HIPER- (hiperstrukturo = superstrukturo),

PSEŬDO- (pseŭdobazo = ŝajna bazo, kvazaŭ-bazo) kaj precipe la sufiksoj -OZA (sabloza =

sabloriĉa), -IVA (produktiva = kapabla multe produkti; trabativo = kapablo trabati), -IZI

(gluizi = ŝmiri per gluo; pasteŭrizi = apliki la metodon de Pasteur), -IFI (varmifi = igi varmon;

varmigi = igi varma), -ESKA (japaneska = japansimila; vireska knabino; virineska knabo), -IKO

(poetiko = scienco pri poezio; informadiko = scienco pri informado), -OIDO (homoido =

homsimila simio; elipsoido; asteroido; sufiksoido). En la kemio estas uzataj la sufiksoj -ITO,

-ATO kaj -IDO por la nomoj de saloj (sulfito, sulfato, sulfido), en la zoologio oni uzas la

sufikson -EDOJ por la nomoj de familioj (cervedoj), la sufikson -ENOJ por la nomoj de

subfamilioj (cervenoj), en la botaniko servas la sufikso -ALOJ por la nomoj de ordoj (rozaloj)

kaj la sufikso -ACOJ por la nomoj de familioj (rozacoj).

4.22. Plurelementaj kunmetaĵoĵ (derivaĵoj).

La plurelementaj kunmetaĵoj havas duobla aŭ la ĉefelementon (kest/ŝlos-ilo) aŭ la

flankelementon (kudr-il/ujo), eventuale ambaŭ du (dom-pord/ŝlos-ilo). Ĉe la pli komplikaj

kunmetaĵoj ol duelementaj estas taŭge skribi dividstrekon, por ke la vorto estu pli facile

komprenebla (poŝtmark-kolekto, dompord-ŝlosilo, turhorloĝ-montrilo). La plurelementajn

kunmetaĵojn ĉiam eblas dividi je du partoj.

4.23. Inversa vortefiko.

En kelkaj kunmetaĵoj (senforta, grandlabora) la flankelemento substantivigas la

ĉefelementon (estanta sen forto, estante granda laboro), do inverse ol en la ceteraj

kunmetaĵoj, en kiuj la ĉefelemento influas la flankelementon. Ĉe la inversa vort-efiko estas

la finaĵo -a uzita proprafunkcie eĉ ĉe adjektiva radiko, ĉar en la vorto estas kvazaŭ kaŝita

ankoraŭ la finaĵo substantiva: senforta = (sen forto)a.

21