Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

La veraj afiksoj estas tiuj, kiuj tute ne obeas la regulojn de kunmetado, ekzemple ne prenas

la ĉefan signifon, kvankam ili troviĝas sur la fino de la vorto (knabeto = eta knabo, ne knaba

eto). La afiksoidoj estas tiuj afiksoj, kiuj parte obeas la regulojn de kunmetado, ekzemple

estas portantoj de la ĉefa signifo de la vorto (junulo = juna ulo). Sed ĝi ne estas vera

kunmetado, ĉar tiukaze "junulo” devus esti la sama malkorektaĵo kiel "junviro”. La

derivado havas do certajn apartaĵojn. Krom la oficialaj afiksoj penetras en Esperanton

ankaŭ afiksoj neoficialaj, inter ili la grek-latinaj pere de fremdvortoj. En la funkcio de

prefiksoj estas uzataj la prepozicioj.

4.17. Veraj afiksoj.

La veraj afiksoj ne obeas la regulojn de la vortkunmetado. La veraj prefiksoj (bo, eks, ge,

mal, pra) ne estas substantivigataj de la substantiva ĉefelemento, sed adjektivigataj (bopatro

= boa patro; prapatro = praa patro; gepatroj = geaj patroj; eksministro = eksa ministro;

malamiko = mala amiko aŭ malo de amiko, sed ne amiko de malo, patro de boo ktp.). La

veraj (diafanaj) sufiksoj (aĉ, et, eg, ĉj, nj) ne ŝanĝas la karakteron de la radiko, ne iĝas la

ĉefelemento (knabaĉo = aĉa knabo; knabeto = eta knabo; knabego = ega knabo; knabĉjo =

aminda knabo; knabinjo = aminda knabino - ne: knaba aĉo, knaba ego ktp.). Al la veraj

sufiksoj kalkulas la Plena Gramatiko ankaŭ la sufikson UM, kiu ja transprenas la ĉefan

signifon (plandumo = umo sur plando), sed pro sia nedifina signifo ĝi ne havas karakteron

de memstara radiko. Apenaŭ eblas konsenti, ke ankaŭ la numeralaj sufiksoj (obl, on, op)

apartenas al la veraj sufiksoj; ili ja portas la ĉefan signifon (duoblo = oblo de du) kaj havas

memstaran uzon kun preciza difino. Ĉi tien pli taŭgus la verbaj participaj sufiksoj (ant, int,

ont, at, it, ot), kiuj ne estas memstare uzataj.

4.18. Afiksoidoj.

La afiksoidoj estas ĉiuj afiksoj, kiuj kondutas kiel radikoj ĉe kunmetado. La prefiksoidoj

(dis, ek, for, mis, re) funkcias antaŭ verbaj radikoj kiel adverboj (miskonduti = konduti mise)

aŭ kiel adjektivoj predikativaj (forsendi = sendi ion, por ke ĝi estu fora; diskuri = kuri por

esti disaj) aŭ kiel epiteto flankelementa (diskarnigi = igi disa karno). La sufiksoidoj estas

ĉiuj sufiksoj, kiuj transprenas la ĉefan signifon de la kunmetaĵo (hundino = hunda ino).

Kompreneble, la analizado estas nur proksimuma: inter "junulo” kaj "juna ulo” estas

nuanca diferenco; aŭtomobilo estas "sprita aĵo”, sed ne "spritaĵo” ktp.

4.19. Fremdaj afiksoj.

Kun la grek-latinaj vortoj penetris en Esperanton ankaŭ grekaj kaj latinaj afiksoj, kiuj en

Esperanto ne estas uzataj memstare, sed nur kiel partoj de tiuj vortoj: ekzemple la prefikso

PRE- (preludo, prepozicio, prefikso) aŭ la sufikso -ACIO (deklaracio, kunjugacio, deklinacio). La

esperantistoj kutime lernas tiujn vortojn kiel unu tutaĵon, multaj eĉ ne konscias, ke fakte

temas pri derivaĵoj. Lastatempe aperis provoj memstarigi tiujn afiksojn kaj uzi ilin ankaŭ

ĉe aliaj Esperantaj vortoj, precipe en la fakstilo. Plena Gramatiko nomas tiujn afiksojn

20