Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

angla-rusa; blanka-ruĝa-blua standardo). La adjektivoj derivitaj de aliaj vortspecoj, kiam la

finaĵo -a estas uzita proprafunkcie, kondutas kvazaŭ vort-kunmetoj, en kiuj la finaĵo -a

anstataŭas iun adjektivon (homa = homrilata, homspeca). Tiu principo ebligas krei

adjektivojn eĉ el vortgrupoj, en kiuj estas kiel substantivo la morfemo antaŭ la finaĵo -a

(plenkreska = estanta en plena kresko; dupieda = havanta du piedojn; junknabina koro = koro

de juna knabino; bluokula infano = infano kun bluaj okuloj; senlabora profito = profito akirita

sen laboro; senforta knabo = knabo sen forto). Sed ĉi tiuj adjektivaj kunmetaĵoj ne pravigas

similajn kunmetaĵojn substantivajn (ne: plenkresko, dupiedo, junknabino, bluokulo,

senlaboro, senforto). Se tiaj substantivaj kunmetaĵoj tamen estas uzataj, ili montras specon

de io (ekz. tripiedo = speco de seĝo, nome tripieda seĝo aŭ portilo por aparatoj).

4.14. Verbaj kunmetaĵoj.

Ĉe la verbaj kunmetaĵoj la flankelemento esprimas aŭ rezulton de la ago aŭ manieron de la

ago. La rezulto estas analizebla kiel adjektivo predikativa (kunrasti = rasti ion kuna), la

maniero kiel adverbo (kunludi = ludi kune). Do la sama flankelemento povas havi ĉe

diversaj verboj diferencan eksplikon laŭ la enhavo de la verbo kaj laŭ la kutimoj de la

uzantoj (ludi kune, sed ne rasti kune). La maniero de la ago estas analizebla ankaŭ per

substantivo kun la prepozicio PER (martelbati = bati per martelo). Kiel esprimiĝon de

maniero eblas analizi ankaŭ vortojn, en kiuj la finaĵo -i estas uzata proprafunkcie kaj

anstataŭas iun verbon (marteli = agi martele; verdi = impresi verde), kvankam pro tio ni ne

konsideros la vortojn kunmetaĵoj. Ĉe la kunmetaĵoj el substantivaj kaj verbaj radikoj

necesas vicigi ilin laŭ logiko: pafarko (= arko por pafi) - arkpafi (= pafi per arko, ne: pafarki);

fajfsako (= sako por fajfi) - sakfajfi (= fajfi per sako, ne: fajfsaki) - sakfajfado - sakfajfilo (=

fajfsako); skribmaŝino - maŝinskribi - maŝinskribo -maŝinskribado.

4.15. Adverbaj kunmetaĵoj.

La finaĵo -e estas ĉiam uzata proprafunkcie kaj esprimas manieron, tial la adverbaj

kunmetaĵoj estas kreataj el la kunmetaĵoj substantivaj, adjektivaj kaj ankaŭ verbaj

(presprete, herbriĉe, sangavide, bonfarte, maŝinskribe, senlabore ktp.).

4.16. Derivado.

Derivado estas vortfarado per prefiksoj kaj sufiksoj, komune nomataj derivaj afiksoj,

diference de la afiksoj gramatikaj (finaĵoj). Sed plej ofte oni nomas ilin nur afiksoj, pensante

pri la leksikaj morfemoj, kiuj modifas la leksikan signifon de la vortradiko (baza leksika

morfemo). Historie la afiksoj evoluis (en la naciaj lingvoj) el memstaraj vortoj, kiuj

komencis esti uzataj ĉefe en kunmetaĵoj, ĝis ili perdis sian memstarecon. En Esperanto la

afiksoj konservas la kapablon de memstara uzo (for, disa, aĉa, eta ktp.), sed ankaŭ ili estas

uzataj precipe en kunmetaĵoj. Multaj vortoj, kiuj ne estas afiksoj, komencis uziĝi

tiamaniere ankaŭ en Esperanto (fi-, ĉef-, vir-, -ama, -hava, -tuko), do ni estas atestantoj de

simila evoluo, kiu okazis kaj okazas en la naciaj lingvoj.

19