You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

substantiva finaĵo kreas la ag- kaj stat-nomojn (laboro, remo, esto, resto), plej ofte nur unu

movon, dum la ripetadon aŭ daŭron oni montras per la sufikso -ado (salto - saltado, remo -

remado, sidado, restado). La adjektiva finaĵo plej ofte esprimas rilaton (ama letero, morta lito,

nutra komitato, manĝa karto, naĝa kapablo), escepte ankaŭ kvaliton (nutra manĝaĵo, konfuza

parolo, flua raporto).

4.11. Vortkunmetado.

Ĉe la vortkunmetado kuniĝas du aŭ pluraj vortradikoj en unu tuton. Do temas pri la

polisintezo. La ĉefelemento staras sur la fino de la kunmetaĵo kaj esprimas ĝian ĉefan

signifon kaj vortkategorion. La antaŭaj flankelementoj nur karakterizas la ĉefelementon

(skribmaŝino - maŝinskribo; pafarko - arkpafi). Plur-elementaj kunmetaĵoj estas fakte

kunmetaĵoj de kunmetaĵoj (poŝtmarkkolekto) kaj ĉiam estas divideblaj je du ĉefaj partoj

(poŝtmark-kolekto). Ĉe la kunmetado ludas la ĉefan rolon la vortkategorio de la ĉefelemento.

4.12. Substantivaj kunmetaĵoj.

La substantiva ĉefelemento substantivigas ankaŭ la flankelementon, eĉ se ĝia

radikkaraktero estas alia (homkoro = koro de homo; varmenergio = energio de varmo;

labortago = tago de laboro). La flankelemento esprimas aŭ rilaton (paperkorbo = korbo por

paperoj) aŭ materialon (paperskatolo = skatolo el papero) aŭ epiteton (soldatkamarado =

soldato, kiu estas ankaŭ kamarado; kverkarbo = kverko-arbo). Plena Gramatiko nomas tiujn

tri tipojn analizo R (rilato), analizo M (materialo) kaj analizo E (epiteto). Oni vidas, ke

ankaŭ vortoj kreataj sammaniere povas havi diferencan analizon (paperkorbo - paperskatolo),

kiu estas fiksita per konvencia, nepreskribita interkonsento de la lingvo-uzantoj.

La rilato inter la ĉefelemento kaj flankelemento estas esprimebla ankaŭ per adjektivo, se ĝi

ne estas kvalit-adjektivo: homkoro = homa koro (homa = apartenanta al homo), ŝtonponto =

ŝtona ponto (ŝtona = farita el ŝtono). Per kvalit-adjektivo tio ne eblas: belkulto = kulto de belo

(ne: bela kulto); belreĝino = reĝino de belo (ne: bela reĝino); varmenergio = energio de varmo

(ne: varma energio), voluptamo = amo al volupto (ne: volupta amo). Kunmetaĵo esprimas

"specon” de io (dikfingro = speco de fingro, nome polekso aŭ halukso; altforno = speco de

forno, nome forno por ferfabrikado), dum memstara adjektivo esprimas taksadon (maldika

dikfingro de maldika homo; malalta altforno apud pli alta altforno). Tial esprimojn "bela knabino,

juna knabo, granda libro” ne eblas simple kunmeti al "belknabino, junknabo, grandlibro”,

ĉar tiuj vortoj havus diferencan signifon. La kunmetaĵo havas sencon nur tiam, kiam ĝi

havas realan modelon en la vivo: se la naturo ne donus al ni unu fingron okulfrape pli

dika ol la ceteraj, la vorto "dikfingro” estus sensencaĵo.

4.13. Adjektivaj kunmetaĵoj.

Ankaŭ la adjektiva ĉefelemento substantivigas la flankelementon (herbriĉa = riĉa je herbo;

belriĉa = riĉa je belo; varmplena = plena je varmo; prespreta = preta je preso; servopreta = preta

je servo; di-simila = simila je dio). Ekzistas ankaŭ simpla apudmetado de adjektivoj (vortaro

18