You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

ĉar la reguloj de la Esperanta gramatiko postulas ĝin, sed ĝi ne estas portanto de nova

informo. En mala kazo, kiam inter la finaĵo kaj radiko ne estas gramatika akordo, la finaĵo

ŝanĝas la vortkategorion (marteli, homa, ruĝo, esto) kaj prezentas do novan informon. Oni

diras, ke la gramatikaj morfemoj estas uzitaj en sia propra funkcio, ili fakte anstataŭas

vortojn kaj radikojn (martela = martelrilata, rilatanta martelon; martele = martelmaniere, per

martelo; marteli = martelbati, bati per martelo; beli = esti bela, impresi bela).

4.8. Substantivaj radikoj.

La substantivaj radikoj signas personojn (knabo, frato, viro), inter ili reprezentantojn de

diversaj profesioj (soldato, tajloro, reĝo, profesoro), plue bestojn (papago, hamstro, serpento,

simio), plantojn (arbo, rozo), instrumentojn (broso, bremso, pioĉo), lokojn (fabriko, uzino, foiro,

placo, urbo), rezultojn de agoj (produkto, verko, foso), abstraktaĵojn (muziko, ideo) ktp. La

almetita adjektiva finaĵo plej ofte esprimas rilaton (tabla lampo, reĝa palaco), escepte ankaŭ

kvaliton (reĝa donaco, amika helpo). La verba finaĵo montras ĉe la profesi-nomoj la

plenumadon de la profesio aŭ agadon similan (profesori, soldati, reĝi, tajlori), ĉe la

instrument-nomoj laboron per la instrumentoj (brosi, bremsi, pioĉi), ĉe la lok-nomoj agadon

en tiuj lokoj (fabriki, uzini, foiri, kongresi), ĉe la rezult-nomoj agadon kondukantan al la

rezulto (produkti, verki, fosi, muziki), ĉe la best-nomoj similan konduton (papagi, simii,

serpenti, porki, hamstri), ĉe la plant-nomoj kreskadon (ĝermi, radiki, branĉi, burĝoni, flori) ktp.

La agad-nomoj estas kreataj per la sufikso -ado (brosado, florado, tajlorado), la kvalit-nomoj

per la sufikso -eco (homeco, tajloreco, branĉeco).

4.9. Adjektivaj radikoj.

La adjektivaj radikoj esprimas mezuron (alta, eta, granda), koloron (blanka, ruĝa, verda),

aspekton (bela, ĉarma, turpa) ks. La verba finaĵo donas al ili sencon "esti ia” (alti = esti alta,

verdi = esti verda), sed pli aktive kaj pli imprese (la herbo estas verda - simpla konstato; la

herbo verdas - la herbo frapas okulojn per sia verdeco; la akvo bluas - la akvo impresas blue

sub certaj veterkondiĉoj, kvankam akvo mem estas senkolora). El nemultaj adjektivoj

estiĝas eĉ transitivaj verboj (ĉarmi iun = sorĉi iun per sia ĉarmo; avidi monon = sopiri pri

mono). La substantiva finaĵo formas el la adjektivaj radikoj nomojn de kvalitoj kiel de

realaĵoj (birdo flugas en alto de dek metroj; unuo de longo estas metro; tempo kaj temperaturo estas

fizikaj grandoj), dum la sufikso -eco formas nomojn de kvalitoj kiel de ies proprecoj (la

alteco de la birdo estis dek centimetroj; la longeco de la ekvatoro; la grandeco de Dickens; la beleco

de la pejzaĝo) kaj la sufikso -aĵo nomojn de konkretaj objektoj, kiuj prezentas la kvaliton

(altaĵo = monteto; belaĵoj de la pejzaĝo = ekz. riveroj, arbaroj, kasteloj, kiuj beligas la

pejzaĝon). La agad-nomoj estas esprimataj per la sufikso -ado (ĉarmado, avidado, utilado,

abstraktado, rapidado).

4.10. Verbaj radikoj.

La verbaj radikoj esprimas agojn (labori, salti, remi) kaj statojn (esti, sidi, resti). La

17