24.10.2012 Views

Gramatiko de Esperanto

Gramatiko de Esperanto

Gramatiko de Esperanto

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

M. MALOVEC: Gramatiko de Esperanto

vorto sen morfemoj gramatikaj formas la radikalon de la vorto (maljunulin). Do ne

konfuzu la terminojn "radiko" kaj "radikalo".

4.4. Aglutino kaj fleksio.

La sintezaj formoj povas esti aŭ aglutinaj, se la vortelementoj (morfemoj) estas neŝanĝeblaj

kaj gluiĝas (aglutiniĝas) unu al la alia (patr-o, patr-in-o, ge-patr-o-j, patr-o-land-o), aŭ fleksiaj,

se la morfemoj ŝanĝiĝas kaj kunfandiĝas, kutime ankaŭ ilia signifo ne estas fiksita.

Rigardu ekz. en la ĉeĥa la ŝanĝon de konsonanto (Praha/Praz~ák = Prago/Praganoj),

diversajn signifojn de la gramatika morfemo "u” (pec~u husu pánu - mi rostas anseron al la

sinjoro) kaj diferencajn finaĵojn de akuzativo ĉe diversaj substantivoj (muz~e - viron, pána -

sinjoron, stroj - maŝinon, z~enu - virinon, z~idli - seĝon, me~sto - urbon, stavení - konstruaĵon). La

ĉeĥa apartenas al la lingvoj fleksiaj, Esperanto al la lingvoj aglutinaj kune kun la hungara,

turka, kartvela k.a. El la vidpunkto de esprimiveco estas ambaŭ tipoj samkvalitaj, sed el la

vidpunkto pedagogia-psikologia pli avantaĝas la tipo aglutina, ĉar dank' al pli granda

reguleco ĝi estas pli facile lernebla. Per aglutineco Esperanto proksimiĝas ankaŭ al la

lingvoj ekstereŭropaj. En Esperanto sole la sufiksoj -ĉj- kaj -nj- kapablas ŝanĝi la

vortradikojn (patr-o - paĉj-o - panj-o), sed ĉar la internacia lingvo ĉerpis sian vortprovizon el

la lingvoj fleksiaj, estas la spuroj de tiu origino rimarkeblaj ĝis nun (agi - akto - reakcio -

agento; figuro - fikcio - fiktiva ks). La ordinaraj lingvouzantoj traktas tiujn vortojn, kvazaŭ

temus pri memstaraj vortradikoj, kaj sole la lingvistoj konas ilian etimologian parencecon.

Ekzistas ankaŭ aliaj lingvotipoj. La araba havas internan fleksion, ĉe kiu novaj formoj estas

kreataj per ŝanĝo de la radiko (kalbun - hundo; kilabun - hundoj), la polisinteza indonezia

lingvo formas pluralon per duobligo (orang - homo, orang-orang - homoj), la ĉina estas male

tipo de izola lingvo, en kiu tute ne okazas kunigado de morfemoj.

4.5. Vortkategorioj.

El la vortradikoj (martel, bel, kur), radikaloj (tagmez, maljunul, herbriĉ) kaj ankaŭ el kelkaj

nevariaj vortspecoj (tri, nun, antaŭ, fi) povas la gramatikaj morfemoj -o, -a, -e, -i formi kvar

fundamentajn vortkategoriojn:

- substantivoj (martelo, belo, kuro, tagmezo, maljunulo, herbriĉo, trio, nuno, antaŭo, fio)

- adjektivoj (martela, bela, kura, tagmeza, maljunula, herbriĉa, tria, nuna, antaŭa, fia)

- adverboj (martele, bele, kure, tagmeze, maljunule, herbriĉe, trie, nune, antaŭe, fie)

- verboj (marteli, beli, kuri, tagmezi, maljunuli, herbriĉi, trii, nuni, antaŭi, fii)

En Esperanto preskaŭ ĉiuj radikoj kaj radikaloj povas esti realigitaj en ĉiuj kvar kategorioj.

En tio kaŝiĝas granda esprimriĉeco, kiun niaj vortaristoj ĝis nun ne registris en siaj

vortaroj, kaj la esperantistoj tial ne scias apliki ĝin. Speciale efika estas la verbigado de

substantivoj kaj adjektivoj: La ĝardeno riĉas / abundas je fruktoj. Tigro diskarnis antilopon. Oni

dispordis la ĉambron fenestrantan en ĝardenon. Antaŭ ni turis fabrika fumtubo.

15

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!