26.08.2013 Views

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

- Ĉu pri la ansero, filo mia? - ŝi palpadis sian antaŭtukon en embaraso. - Vian porcion mi rezervis, ĝuste

la plej bongustan parton.

- Miaŭ, miaŭ - alkuris la maljuna kato Amiko ĉe la sojlo.

Ĝi jam pli bone konis la sorton de mia tagmanĝo, ĉar mian porcion ĝi tenis en la buŝo. Pli ĝuste nur la

restaĵon, ĉar la viando jam estis formanĝita, la kato fuĝis kun la ostoj antaŭ Portulo, kiu postkuris

sopirante la nomon: Ostoportulo.

Ni ĉiuj ridis pri la historio de la ansero, nur kompatinda patrino montris ploreman mienon pro la honto

kaj embaraso. Por kia festeno ŝi povus nun jam inviti la multajn gastojn? Kuracisto Titulo fine konsolis

ŝin:

- Nenia problemo estas, bona sinjorino, nur permesu al mi prezenti ion magian. Multaj tiaj aferoj okazis

jam ĝis nun, eble ankaŭ mi sukcesos. Mi nur fajfas, kaj aperos magia tableto plena de manĝaĵoj.

Kontrolu, infanoj, ĝi jam eble estas en mia ĉaro.

Kompreneble ĝi troviĝis tie, la kuiristoj de la restoracio antaŭ ni plenigis korbon per diversaj

bongustaĵoj. En ĝi estis kaj ansero, kaj kokino, kaj dolĉaj kukoj, kaj salaj. Ni aranĝis festenon tian, ke

eĉ la reĝo ne vidas pli abundan.

Ni sidis ankoraŭ ĉe la tablo, kiam ni aŭdis, ke Portulo tre fervore akceptas iun ekstere.

Tiel kolere ĝi kutimas boji al la cigano Barono - supozis la kampogardisto. Kaj li pravis, ĉar ni tuj aŭdis

la voĉon de la cigano kvereli kun la hundo:

- Kial vi insultas min, malsaĝa hundo, se mi havas bonan intencon? Mi ne volas preni ion, sed mi alportis

ion.

La cigano fakte alportis ion. Pecon el la dorsflanko de la trezorĉasa feljaketo. Ĝuste tiun parton, sur kiu

estis la figuro de la mueldomo. Li trovis ĝin inter la ruinoj. La tuta feljako disŝiriĝis, forbrulis, nur tiu peco

restis.

- Mi tuj rekonis ĝin, kiam mi fosadis tie per mia bastono - rakontis la cigano. - Jen, mi diris, ĝi apartenas

al la feljako de mia juna amiko. Kiam mi portis ĝin hejmen, ekĝojis la familio. La edzino volis pendigi ĝin

sur la muro, tiel bela ĝi estas. Nu, mi tiradis ŝian harplektaĵon. Kio mi estas? - mi diris. Kaj kio ĝi estas,

ĉu porkido, ŝafido aŭ kokino? Ne, ĝi estas nur ĉifono de feljako, do kiel mi rajtus ĝin ŝteli de mia juna

amiko, kiu ĉiam estis bonkora al mi. Mi portos ĝin al li, mi diris, ĝoju la kompatindulo, mi mem fakte ne

povas ĝin utiligi.

Kuracisto Titulo donis al la cigano arĝentan moneron, kaj mi rigardis, rigardadis la silke broditan

mueldomon, ĝis miaj larmoj faladis sur ĝin, kaj pro tio ekvivis sur ĝi la koloraj floroj. Mi ŝtelis min el la

kunveno, kaŝiris al la tombejo, kaj kisis la krucon de florplena tombo tiel, kvazaŭ ĝi estus la mano, kiu

per sia lasta movo finis la trezorĉasan feljaketon. Kaj ŝajnis al mi, ke la kruco estas figuro kun du

brakoj, kiuj benas min, kaj ke mi aŭdas voĉon en la florodora vento, kune kun la muziko de griloj:

- La vivo estas amo.

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!